Se vi povas paroli Esperanton kaj iom la Anglan, vi povas lerni Langugu tre tre rapide. Anstataŭ memori novajn gramatikajn regulojn kaj vortojn, vi ĉefe bezonos forgesi kelkajn malsimplaĵojn de Esperanto.

Se vi havas demandon, demandu al parolantoj de Langugu per Telegram. Se vi volas legi tekston en Langugu, vidu la Vikion. Se vi volas skribi aŭ kompreni tekston en Langugu, provu la Korektilon.

# 0: Elparolo

Jen la literoj de Langugu:

Vokaloj: a e i o u
Konsonantoj: ch b d f g h j k l m n p s sh t w y r v z

  • ch kaj sh estu konsiderataj kiel unu litero

Ĉiu litero elparoliĝas kiel en la Internacia Fonetika Alfabeto, do kiel en Esperanto, kun tiuj esceptoj:

  • ch elparoliĝas kiel en la Angla, do kiel ĉ en Esperanto
  • sh elparoliĝas kiel en la Angla, do kiel ŝ en Esperanto
  • j elparoliĝas kiel en la Angla, do kiel ĝ en Esperanto
  • y elparoliĝas kiel en la Angla, do kiel j en Esperanto
  • w elparoliĝas kiel en la Angla, do kiel ŭ en Esperanto

Por malofte konataj sonoj, multaj variaĵoj estas akceptataj kaj bone funkcias, ekzemple:

  • ch povas esti elparolata kiel ts
  • sh povas esti elparolata kiel s
  • j povas esti elparolata kiel y
  • r povas esti elparolata kiel l, kaj kiel ĉiuj naciaj variaĵoj de "r"
  • v povas esti elparolata kiel b
  • z povas esti elparolata kiel s

Kompare al Esperanto, Langugu havas malmulte da vortoj, kie konsonantoj troviĝas apude. Tamen, laŭ bezono aŭ stilo, inter du konsonantoj, oni rajtas elparoli ə:

  • wanta: /wanta/ aŭ /wanəta/
  • knowa: /knowa/ aŭ /kənowa/
  • speka: /speka/ aŭ /səpeka/

Ne ekzistas deviga regulo pri envorta aŭ enfraza akcento, ĉar uzado ne montris tion sufiĉe utila (nun).

# 1: Afabla vorto

  • Helu : Saluton
  • Nahelu : Ĝis (la revido) / Adiaŭ

La prefikso na- funkcias kiel mal-. Ĝi estas uzata pli ofte ol en Esperanto, ĉar Langugu pli emas reuzi aferojn, kiuj jam ekzistas.

  • Plesu : Bonvolu!
  • Tanku : Dankon
  • Soru : Pardonon

Ĉiu tiutipa "afabla vorteto" finiĝas per -u, la finaĵo de substantivoj. Akuzativo neniam estas markita.

  • Godi komu : Bonvenon
  • Godi dayu : Bonan tagon (24h)
  • Godi slepu : Bonan dormon ("Bonan nokton")

-i estas la finaĵo de adjektivoj kaj adverboj. Kiam oni aldonas ĝin al vorta radiko, oni kreas vorton, kiun oni nomas "modifilo".

  • Godi luku : Bonŝancon
  • Godi worku : Bonan laboron / Gratulon

Godi worku, vi finis la unuan lecionon!

# 2: Substantivo (-u)

Ĉiuj substantivoj ĉiam finiĝas per -u. (Krom personaj nomoj kiel "Vanege")

  • wordu : vorto ("word" angle)

Memoru, la litero w estas elparolata kiel ŭ. Por r, ĉiuj naciaj elparoloj estas permesataj. Ĝi devas ne esti silenta.

  • personu : persono ("person")

Vortoj de Langugu venas de la Angla, sed ili estas iom ŝanĝitaj per simpla algoritmo. Jen kelkaj reguloj de tiu Algoritmo:

Finaj vokaloj de la Angla vorto malaperas antaŭ aldoni la finaĵon -u:

  • timu : tempo ("time") (la fina "-e" malaperis)

La litero "y" de la Angla iĝas i kiam ĝi estas uzata kiel vokalo:

  • tipu : tipo ("type") ("y" iĝis i)

Kiam du vokaloj troviĝas apude, nur la unua restas:

  • resonu : kaŭzo ("reason") ("ea" iĝis e)
  • langugu : lingvo ("language") ("ua" iĝis u)

La litero "c" de la Angla estas ŝanĝita al k se ĝi sonas kiel k, se ne, ĝi iĝas s:

  • katu : kato ("cat") ("c" iĝis k)
  • plasu : loko ("place") ("c" iĝis s)

Se estas sinsekvo de la sama konsonanto, nur unu restas. (Do "ss" iĝas s, "tt" iĝas t, "ll" iĝas l, ktp)

  • maneru : maniero ("manner") ("nn" iĝis n)

Se la litero "h" troviĝas tuj post konsonanto, kaj ĝi ne sekvas "s", "c" aŭ "p", ĝi malaperas.

  • tingu : afero ("thing") ("h" estas post la konsonanto "t")
  • hosu : domo ("house") (tie "h" ne malaperis)

Se la litero "h" troviĝas post "s" aŭ "c", ĝi ne malaperas. Kaj la "sh" aŭ "ch" estas elparolataj kiel ŝĉ.

  • fishu : fiŝo ("fish")
  • childu : infano ("child")

Se la litero "h" troviĝas post "p", "ph" iĝas "f".

  • fotu : foto ("photo")

Vi ne bezonas parkeri la regulojn de la Algoritmo. Oni uzas ĝin nur kiam io ne estas esprimebla per vortoj de la korektilo aŭ kunuzado de ili.

Vi finis la duan lecionon! Jen godi tingu farita!

# 3: Adjektivo (-i)

Ĉiuj adjektivoj finiĝas per -i. Fakte, ankaŭ ĉiuj adverboj finiĝas per -i. Oni nomas adjektivojn kaj adverbojn "modifiloj".

  • mani : multa / multe / tre / ege
  • namani : malmulta / iom / malmulte / ete
  • godi : bona / bone
  • nagodi : malbona / malbone / aĉa / aĉe
  • preti : bela / bele / ĉarma / ĉarme
  • napreti : malbela / malbele / malĉarma / malĉarme
  • bigi : granda / grande / ega
  • nabigi : malgranda / malgrande / eta
  • esi : facila / facile
  • naesi : malfacila / malfacile
  • korekti : ĝusta / ĝuste
  • nakorekti : malĝusta / malĝuste

Modifilo plejofte priskribas la vorton, kiu troviĝas post ĝi. Se ĝi estas substantivo, tiam la modifilo plejverŝajne estas adjektivo, se ne, adverbo. Ĉi tiu leciono donos nur adjektivajn ekzemplojn.

  • godi dayu : bona tago
  • godi bigi : bone granda
  • mani tanku : multaj dankoj
  • mani godi : tre bona

Jen kiel oni povas uzi modifilojn por priskribi sep nivelojn de boneco:

  • mani godi : tre bona / bonega
  • godi : bona
  • namani godi : iomete bona / boneta
  • midli godi : mezbona
  • namani nagodi : iomete malbona / malboneta
  • nagodi : malbona
  • mani nagodi : tre malbona / malbonega

Jen du aliaj utilaj modifiloj:

  • reli : reala / vera / reale / vere
  • nareli : malreala / malvera / falsa / malreale / malvere / false
  • newi : nova / nove
  • nanewi : malnova / malnove

Hodiaŭ ni vidis mani newi wordu, ĉu ne?

# 4: Verbo (-a)

Ĉiuj verboj ĉiam finiĝas per -a.

  • ba : esti / ekzisti (to be)
  • hava : havi / posedi (to have / to possess)

(ba estas la sola iom speciala verbo ĉar oni ĉiam rajtas ne skribi ĝin. Por klareco, ĝi ĉiam estos skribita en ĉi tiu kurso.)

  • lika : ŝati / ĝui (to like / to enjoy)
  • nalika : malŝati (to dislike)
  • maka : fari / krei (to do / to make)
  • namaka : malfari / detrui (to undo / to destroy)

Vidu per nalika, ke oni ĉiam preferas reuzi radikojn en Langugu anstataŭ importi novajn el la Angla per la Algoritmo.

  • kana : povi / kapabli (to can / to be able to)
  • wanta : voli / deziri (to want / to desire)
  • musta : devi (to must / to have to)

La tradukoj donas la infinitivajn formojn en Esperanto kaj en la Angla, sed fakte, kana povas signifi povi, povis, povas, povos, povu, povus... Ne ekzistas konjugacio en Langugu.

  • speka : paroli (to speak / to talk)
  • saya : diri (to say)
  • lerna : lerni / studi (to learn)

Anstataŭ devi lerni "to speak" kaj "to talk" en la Angla, oni devas lerni nur unu verbon en Langugu, kiel en Esperanto. La nombro de lernendaj verboj estas multege malgrandigita.

  • knowa : koni / scii (to know)
  • remembera : memori (to remember)
  • forgeta : forgesi (to forget)

La nombro de lernendaj verboj estas ankaŭ malgrandigita kompare al Esperanto. Ekzemple, anstataŭ havi la verbon scii, oni reuzas la verbon povi (kiam scii signifas kapabli), aŭ oni aldonas adverbon al la verbo koni: godi knowa (bone koni), fuli knowa (tute/plene koni). (Pri adverboj, legu pli poste).

Se oni wanta, oni kana!

# 5: Pronomo

Pronomoj finiĝas per -u, ĉar ili estas normalaj substantivoj:

  • mu : mi / ni
  • yu : vi
  • hu : ĝi / ri / ... / ili (por vivaĵo)

(Por konceptoj kaj nevivaĵoj, oni kutime uzas ti, vi legos pri tiu vorto pli poste.)

Jen ĉio. Oni ne bezonas indiki socian statuson aŭ genron. Tamen, povas esti oportune esti preciza pri nombro. Tiel oni povas fari:

  • oni mu : mi
  • oni yu : vi (unu persono/afero)
  • oni hu : ĝi / ri / ...
  • si mu : ni
  • si yu : vi (pluraj personoj/aferoj)
  • si hu : ili (por vivaĵoj)

Indiki pluralecon ne estas devige en Langugu, do eblas uzi yu kiel "you" de la angla (singulare kaj plurale). Sed plejofte, se oni ne uzas si, oni parolas pri unu persono/afero:

mu ba personu : mi estas persono
si mu hava namu : ni havas nomo(j)n
yu alsi lika hu : vi ankaŭ ŝatas ĝin

oni kaj si estas normalaj modifiloj, kiuj signifas unu kaj plura respektive. Tute eblas uzi aliajn modifilojn por esprimi aliajn kvantojn (ekzemple ali yu por vi ĉiuj). Ankaŭ eblas aldoni modifilojn kiel malifemi por esprimi iĉecon aŭ inecon, se oni pensas ke tio estas grava.

Ofte, anstataŭ uzi hu, estas pli bone ripeti la substantivon pri kio oni parolas.

La ideon de posedo estas esprimebla per la modifila finaĵo -i:

  • mi : mia / nia
  • oni mi : mia
  • si mi : nia
  • yi : via
  • oni yi : via (de unu persono/afero)
  • si yi : via (de pluraj personoj/aferoj)
  • hi : ĝia / ria / ... / ilia
  • oni hi : ĝia / ria / ...
  • si hi : ilia

yi hosu ba bigi : via domo estas granda
hi langugu ba newi : ria lingvo estas nova

Mencii refleksivecon estas nedevige. Do hu lika hu povas signifi ri ŝatas rin kaj ri ŝatas sin. La kunteksto ofte sufiĉas por kompreni. Se oni vere bezonas precizigi, oni povas fari tiel:

  • selfi : propra / mema
  • oteri : alia
  • hu lika selfi hu : ri ŝatas sin (sama afero)
  • hu lika oteri hu : ri ŝatas rin (alia afero)

En la sekva leciono, yu maka reli frazojn!

# 6: Frazo

La normala vortordo estas Subjekto Verbo Objekto:

  • yu lerna langugu : vi lernas lingvon

La vortordo ankaŭ povas esti Objekto Subjekto Verbo, sed ĝi estas kutima nur en rilataj subfrazoj (vidu pli poste):

  • langugu yu lerna : lingvon vi lernas

Do por resumi, la subjekto de verbo estas la substantivo, kiu troviĝas plej proksime de la maldekstro de verbo.

Objekto ne estas deviga:

  • mu knowa wordu : mi konas vorton
  • mu knowa : mi konas

Subjekto ĉiam estas deviga, krom en la imperativo (kiam oni uzus "yu"):

  • yu speka : vi parolas
  • speka! : parolu!

Eblas meti plurajn verbojn unu post la aliajn:

  • mu wanta hava katu : mi volas havi katon
  • yu musta speka : vi devas paroli
  • hu lika maka tingu : ri ŝatas fari aferojn

Jen kelkaj utilaj vortoj:

  • mena : signifi
  • menu : signifo / senco
  • giva : doni
  • givu : dono / donaĵo
  • nagiva : ricevi
  • frindu : amiko
  • aha : kompreni (ĉar kiam oni komprenas, oni ofte diras "aha"!)

Lerna langugu ba hava newi frindu : Lerni lingvon estas havi novajn amikojn

Mu hopa, ke yu aha!

# 7: "Artikolo"

Langugu ne havas la difinan artikolon la.

  • katu : kato / la kato

Kiel ĉio en Langugu, oni precizigas per nedevigaj modifiloj. Se oni volas precizigi, ke la afero jam estis menciita, oni povas uzi ti:

  • ti katu : la kato

Sed fakte ti samas al tiu en Esperanto. Ĝi estas la montra adjektivo.

  • ti katu : tiu kato

La vorto ĉi (kiel en ĉi tiu) ne ekzistas. Oni ne bezonas skribi ion por ĝi.

  • ti katu : tiu kato / ĉi tiu kato

Se oni volas precizigi ke oni parolas pri pli proksima kato, oni povas aldoni la adjektivon neri (proksima).

  • ti neri katu : tiu proksima kato / ĉi tiu kato

Resume: anstataŭ uzi la, tiu kaj ĉi tiu, oni uzas ti.

Langugu ne havas nedifinan artikolon (kiel en Esperanto). En Esperanto, por klare diri ke oni parolas pri nespecifa afero, oni aldonas iu. En Langugu, oni uzas oni.

  • oni katu : iu kato

Fakte, oni simple estas la nombro por unu.

  • oni katu : unu kato

Resume: anstataŭ uzi iu kaj unu, oni uzas oni.

Jen kelkaj novaj vortoj:

  • lesonu : leciono
  • korsu : kurso
  • gramaru : gramatiko
  • partu : parto
  • pagu : paĝo
  • webplasu : retejo
  • komunitu : komunumo
  • begina : komenci / ekigi
  • nabegina : fini

Yu nabegina ti lesonu!

# 8: Adverbo (-i)

Kiel adjektivoj, adverboj estas modifiloj, ili do havas la finaĵon -i.

Plejofte, adverbo troviĝas antaŭ sia verbo:

  • Yu fasti lerna Langugu : Vi rapide lernas Langugu
  • Katu mani lika slepa : Kato tre/multe ŝatas dormi

Sed ĝi ankaŭ povas troviĝi en aliaj lokoj:

  • Yu lerna Langugu fasti : Vi lernas Langugu rapide
  • Katu slepa agani : Kato dormas denove

Adverbo ankaŭ povas priskribi agon post verboj kiel ba (be) kaj sema (ŝajni):

  • Aha ba importanti : Kompreni estas grave
  • Dansa sema godi : Danci ŝajnas bone

(La verbo ba neniam estas deviga, do la frazo Aha ba importanti estas sama al Aha importanti)

Ankaŭ estas kutime meti adverbon sole:

  • Godi! : Bona! / Bone!

Tre ofte, oni metas adverbon en komenco de frazo por enkonduki aserton:

  • Fakti, humanu ba animalu : Fakte, homo estas besto
  • Ofteni, katu nalika dogu : Ofte, katoj malŝatas hundojn
  • Normali, yu kana rekogna mani wordu : Normale, vi povas rekoni multajn vortojn

Jen kelkaj utilaj adverboj por esprimi nivelojn de certeco:

  • Mu maybi kana finda mi hosu : Mi eble povas trovi mian domon
  • Probabli, hu ba hapi : Probable/verŝajne, ri estas feliĉa
  • Animalu sertani hava felu : Bestoj certe havas sentojn

Ofte, stranga Esperanta frazaĵo tradukiĝas per adverbo:

  • Yu progresi lerna : Vi iom post iom lernas
  • Si mu musta helpa resiproki : Ni devas helpi unu la alian

Memoru ke se vi bezonas helpon, vi povas peti en la grupo en Telegram!

# 9: Tempo

Por esprimi tempon (kiel -is, -as, -os), oni nedevige uzas adverbon. Plejofte, kiam oni ne uzas tempan modifilon, la ago estas en la as-tempo. (Sed oni ĉiam provu analizi laŭ maniero kiu taŭgas kun la kunteksto).

  • Mu eta bredu : Mi manĝas panon

Sed oni povas esti pli klara uzante tempajn modifilojn:

  • Mu nowi eta bredu : Mi nun manĝas panon
  • Mu habiti eta bredu : Mi kutime manĝas panon

Ekzistas du tre utilaj mallongaj tempaj modifiloj, kiuj esprimas ĝeneralan is-tempon kaj os-tempon de Esperanto:

  • Mu pi staya : Mi restis
  • Mu wili walka : Mi piediros

Kompreneble, oni ne ĉiam bezonas ilin. Ekzemple, se oni jam scias ke la ago okazas antaŭe aŭ poste:

  • Befori, mu hava nagodi internetu : Antaŭe, mi havis malbonan interreton
  • Afteri, mu modifa mi komputeru : Poste, mi ŝanĝos mian komputilon

Jen kelkaj aliaj utilaj tempaj modifiloj, kiuj estas pli precizaj.

  • Mu justi nabegina : Mi ĵus finis
  • Mu soni begina : Mi baldaŭ komencos

Jen aliaj ekzemploj por tagoj:

  • Naneksti dayi, mu meta frindu : Hieraŭ, mi renkontis amikon
  • Nowi dayi, mu playa : Hodiaŭ, mi ludas
  • Neksti dayi, mu kala famili memberu : Morgaŭ, mi vokos familianon

Ti neksti lesoni, yu wili lerna oteri importanti tingu!

# 10: Modo

Por la u-modo (deva aŭ ordona ago), oni povas aldoni la verbon musta (devi).

  • Yu musta ga : Vi iru / Vi devas iri

Se oni uzas la signon !, oni ofte ne bezonas musta:

  • Yu ga! : Vi iru!

Memoru ke la subjekto ne estas deviga por la imperativo, kiam la subjekto estus yu:

  • ga! : iru!
  • koma! : venu!
  • nakoma! : foriru!
  • wata! : atendu!

Por la us-modo (ebla, teoria aŭ kondiĉa ago), oni povas aldoni la verbon wolda ("to would"):

  • Mu wolda lika buya ti : Mi ŝatus aĉeti ĝin

Sed por multaj okazoj kie oni uzas -us en Esperanto, aldoni maybi (eble) sufiĉas:

  • Maybi yu wanta drinka: Eble vi volus trinki
  • Maybi yu musta hava yi owni romu: Eble vi devus havi vian propran ĉambron

Oni povas facile uzi modon kaj tempon (aŭ plurajn modojn) samtempe. En Langugu, ili ne batalas por esti finaĵo de la sama verbo:

  • Yu wili musta nabuya : Vi 'vendosu' / Vi devos vendi
  • Yu wolda musta usa Anki : Vi 'uzusu' Anki / Vi devus uzi Anki

# 11: Aspekto

Esperanto uzas participojn por esprimi la finitan aspekton (-int- kaj -it-) kaj la nefinitan aspekton (-ant- kaj -at-). Langugu ne havas participojn, anstataŭe, la lingvo esprimas tiujn aspektojn per adverboj:

  • katu slepa: kato dormas
  • katu stili slepa: kato estas dormanta (= kato ankoraŭ dormas)
  • katu alredi slepa: kato estas dorminta (= kato jam dormis)

Oni povas facile uzi samtempe modifilon de tempo kaj de aspekto:

  • katu pi slepa: kato dormis
  • katu pi stili slepa: kato estis dormanta
  • katu pi alredi slepa: kato estis dorminta

Kiel en Esperanto, oni evitas mencii aspekton se tio ne vere gravas. Do plej ofte oni dirus nur katu slepakatu pi slepa.

Yu alredi lerna mani!

Kiel bonuso (kiu ne rilatas al aspektoj), jen tre oportuna verbo:

  • eya : vidi / spekti / rigardi : ("to see" / "to look" / "to watch")

# 12: Verbo kun -eda

Konsideru ĉi tiun frazon:

  • Personu saya sentensu : Persono diras frazon

En frazo kun la formo S Va O (aŭ O S Va), la subjekto S (personu) estas la aganto, kaj la objekto O (sentensu) estas la ricevanto de la ago.

Nun konsideru ĉi tiun frazon:

  • Sentensu sayeda personu : Frazo estas dir(i/a/o)ta de persono

En frazo kun la formo S Veda O (aŭ O S Veda), la subjekto S (sentensu) estas la ricevanto, kaj la objekto O (personu) estas la objekto de la ago. Danke al verboj kun eda, oni ne plu bezonas la pasivan voĉon de Esperanto (esti + participo).

Verboj kun eda estu konsiderataj kiel tute normalaj novaj verboj. Ili respektas la samajn regulojn de verboj. Ekzemple, ili rajtas ne havi objekton:

  • Wordu sayeda : Vorto estas dir(i/a/o)ta

Foje en Esperanto, oni uzas -iĝ- en verbo kiam la subjekto estas ricevanto de ago (farita de la subjekto mem, aŭ de nemenciita aganto). Ankaŭ tiam tute eblas uzi verbon kun eda:

  • Wordu sayeda : Vorto diriĝas
  • Doru openeda : Pordo malfermiĝas
  • Ti yeru nabegineda : La jaro finiĝas

Notu ke la pasiva voĉo de Esperanto (esti + participo) devigas mencii tempon aŭ modon (pro la verba finaĵo de esti) kaj aspekton (en la participo). Tio ne okazas en Langugu, kie mencii tempon, modon aŭ aspekton ĉiam estas nedevige:

Por precizigi tempon:

  • Wordu sayeda : Vorto est(i/a/o) dirata
  • Wordu pi sayeda : Vorto estis dirata
  • Wordu nowi sayeda : Vorto estas dirata
  • Wordu wili sayeda : Vorto estos dirata

Por precizigi modon:

  • Wordu sayeda : Vorto est(us/u) dirata
  • Wordu wolda sayeda : Vorto estus dirata
  • Wordu musta sayeda : Vorto estu dirata

Por precizigi aspekton:

  • Wordu sayeda : Vorto estas dir(i/a/o)ta
  • Wordu alredi sayeda : Vorto estas dirita
  • Wordu stili sayeda : Vorto estas dirata
  • (Anstataŭ la aspekton de -ont- -ot-, oni normale uzas la postan tempon (wili))

Vortoj kun eda permesas multe malgrandigi la nombron de lernendaj verboj kompare al la Angla kaj Esperanto:

  • skara : timigi ("to scare")
  • skareda : esti timigata (de) ("to fear")
  • neda : bezoni / postuli ("to need")
  • nededa : necesi / manki / esti bezonata (de)
  • lika : ŝati ("to like")
  • likeda : plaĉi (al) ("to please")

Yu justi lerna importanti tingu. Ti neksti lesonu wili ba esi.

# 13: Nombro

Substantivoj ne ŝanĝiĝas depende de ĉu oni parolas pri pluraj aŭ nur unu afero:

  • childu : infano / infanoj

Oni scias kiam substantivo estas plurala per kunteksto, aŭ per aliaj elementoj, kiuj jam indikas pluralecon:

  • mani childu : multaj infanoj
  • namami adultu : malmultaj adoltoj
  • somi kompanu : kelkaj firmaoj
  • eksesi problemu : tro da problemoj / troaj problemoj
  • enogi provu : sufiĉe da pruvoj / sufiĉaj pruvoj

Oni povas tamen rapide indiki pluralecon per la modifilo si:

  • si personu : (pluraj) personoj
  • si worku : (pluraj) laboroj / oficoj / funkcioj

Tiuj modifiloj anstataŭas tabelvortojn en Esperanto:

  • zeri nigtu : nul nokto(j) / neniu nokto
  • oni morningu : unu matenu
  • ali landu : ĉiuj landoj
  • everi situ : ĉiu urbo

Jen la numberu (nombroj), ili estas normalaj modifiloj, do ili finiĝas per -i:

  • zeri : nul
  • oni : unu
  • twi : du
  • tiri : tri (ne "tri" ĉar tro similus al twi)
  • fori : kvar
  • fivi : kvin
  • siksi : ses
  • seveni : sep
  • egti : ok
  • nini : naŭ
  • teni : dek
  • hundredi : cent
  • tosandi : mil
  • ...

Por paroli pri preciza nombro, oni faras tiel:

  • 9 : nini
  • 20 = 2 x 10 : twi teni
  • 29 = 2 x 10 + 9 : twi teni nini
  • 129 = 1 x 100 + 2 x 10 + 9 : oni hundredi twi teni nini
  • 2129 = 2 x 1000 + 1 x 100 + 2 x 10 + 9 : twi tosandi oni hundredi twi teni nini

Yu kana finda arondi fivi teni (50) gropu : Vi povas trovi ĉirkaŭ 50 grupojn

Nombro povas iĝi orda vorto per aldono de -ifi al la radiko:

  • onifi : unua
  • twifi : dua
  • ...

Ti boku ba mi onifi boku : Tiu libro estas mia unua libro

lasti (lasta) povas esti uzata por paroli pri la nuna lasta elemento de listo. (Por paroli pri la lasta elemento "por ĉiam", oni ankaŭ povas uzi nabegini (fina)).

# 14: Komparo

Oni povas uzi komparajn modifilojn:

  • Ti mesagu ba mori simpli : Tiu mesaĝo estas pli simpla
  • Ti eksamplu ba namori kleri : Tiu ekzemplo estas malpli klara
  • Ti partu ba mosti nahabiti : Tiu parto estas plej malkutima
  • Mu mori lika pikturu : Mi preferas bildon

Por kompari al alia afero, oni povas uzi la prepozicion tano (ol) antaŭ tiu afero:

  • Montu hava mori timu tano weku : Monato havas pli da tempo ol semajno
  • Ofteni, singu ba namori longi tano filmu : Ofte, kanto estas malpli longa ol filmo

Oni povas uzi modifilojn de sameco aŭ simileco:

  • Si mu reda ti sami wordboku : Ni legas la saman vortaron
  • Si mu beliva nasami idu : Ni kredas malsamajn ideojn
  • Esperantu worka similari : Esperanto funkcias/laboras simile

Oportune, oni ankaŭ povas uzi la verbojn sama, similara kaj sema por rekte kompari subjekton al objekto:

  • "katido" sama "juna kato" : "katido" estas same al "juna kato"
  • Femi katu similara mali katu : Ina kato similas al iĉa kato
  • Ti stikeru sema dogu : Tiu glumarko "ŝajnas" kiel hundo / Tiu glumarko aspektas kiel hundo

Por esprimi samecon al alia afero, oni povas uzi la prepozicion manero (kiel), aŭ ki maneri (kiel) (kio kreas rilatan subfrazon) (legu pli poste):

  • Yu tinka manero hu (tinka)! : Vi pensas kiel ri (pensas)!
  • Ti robotu translata manero reli translateru : Tiu roboto tradukas kiel vera tradukisto
  • Ti weteru ba nagodi ki maneri naneksti dayu : La vetero estas malbona kiel hieraŭ

# 15: "Tabelvorto"

Langugu ne havas la koncepton de "tabelvorto". Anstataŭ antaŭparton, oni uzas normalan modifilon, kaj anstataŭ postparton, oni uzas normalan vorton. Tio havas plurajn avantaĝojn:

  • La gramatika funkcio ne estas kaŝita (oni vidas la finaĵon).
  • Oni reuzas elementojn, do oni ne havas duoblaĵojn kiel ie, iuloke, unuloke... Oni bezonas malpli memori.
  • Oni ne arbitre kreas fermitan grupon de vortoj, kiun la komunumo povus ne ŝati kaj ne povus ŝanĝi.

Jen tradukoj por Esperantaj tabelvortoj (kaj eĉ pli):

ti- : ti ki- : ki i- : oni ĉi- : ali neni- : zeri ali/ : oteri ajna : ani ...
-o : () / tingu ti / ti tingu ki / ki tingu oni / oni tingu ali / ali tingu zeri / zeri tingu oteri / oteri tingu ani / ani tingu ...
-u : () / personu ti / ti personu ki / ki personu oni / oni personu ali / ali personu zeri / zeri personu oteri / oteri personu ani / ani personu ...
-a : tipi ti tipi ki tipi oni tipi ali tipi zeri tipi oteri tipi ani tipi ...
-al : resoni ti resoni ki resoni oni resoni ali resoni zeri resoni oteri resoni ani resoni ...
-am : timi ti timi ki timi oni timi ali timi zeri timi oteri timi ani timi ...
-e : plasi ti plasi ki plasi oni plasi ali plasi zeri plasi oteri plasi ani plasi ...
-el : maneri ti maneri ki maneri oni maneri ali maneri zeri maneri oteri maneri ani maneri ...
-om : muchi ti muchi ki muchi oni muchi ali muchi zeri muchi oteri muchi ani muchi ...
... ... ... ... ... ... ... ... ...

La tabelo ne estas fermita, oni povus ekzemple havi plian kolumnon por everi (ĉiu), aŭ plian linion por temi (teme). (La tabelvorto por tiuteme/tiurilate estus ti temi)

Kiel en Esperanto, ki estas uzebla kaj por fari demandojn, kaj por komenci rilatajn subfrazojn (legu pli poste):

  • Ti tingu hava preti koloru : Tio (Tiu afero) havas belan koloron
  • Ti plasi eroru ba : Tie eraro estas
  • Horu hava ki muchi minutu? : Kiom da minutoj havas horo?
  • Yu wanta oteri plasu ki resoni? : Kial vi volas alian lokon?
  • Oni timi, fami personu pi visita mi situ : Iam (Unufoje), fama persono vizitis mian urbon
  • Mu zeri maneri kana finda solvu : Mi neniel povas trovi solvon
  • Katu ali timi giva lovu : Katoj ĉiam donas amon

La tabelo enhavas nur normalajn vortojn, do la listo neniam estas limigita:

  • Mu no knowa mani tingu ti temi : Mi ne konas multajn aferojn tiuteme/tiurilate

Notu ke oni ne ĉiam bezonas meti ion post ti, ki, oni, ktp. Oni povas diveni tion, kion modifilo prias per kunteksto:

  • Mu lika katu. Mu hava oni = Mu lika katu. Mu hava oni katu : Mi ŝatas katon. Mi havas unu / iun (katon).

Se kunteksto ne sufiĉas, oni povas imagi la vorton tingu (afero) post modifilo:

  • Mu lika ti = Mu lika ti tingu : Mi ŝatas tion
  • Mu lika mani = Mu lika mani tingu : Mi ŝatas multajn aferojn

# 16: Demando

Se la respondo de la demando devas esti yeso (jes) aŭ no (ne), oni nedevige metas do (ĉu) en la komenco de la frazo, kaj ? en la fino:

  • Do yu fela godi? : Ĉu vi fartas bone?
  • Do yu kana korekta? : Ĉu vi povas korekti?
  • Do yu kana saya agani? : Ĉu vi povas ripeti?
  • Do ani personu hava asku? : Ĉu iu ajn havas demandon?

Se la respondo de la demando devas esti afero, oni metas ki (ki-) antaŭ la informo, kiun oni volas, kaj ? en la fino:

  • Ki hapena? : Kio okazas?
  • Yu pi saya ki? : Kion vi diris?
  • Ti kosta ki muchi? : Kiom multe tio kostas?
  • Ki answeru ba korekti? : Kiu respondo estas ĝusta?
  • Ki timi yu koma? : Kiam (kiumomente) vi venas?

(Notu ke en la lasta ekzemplo, Ki timi yu koma? povas ankaŭ esti skribata Bo ki timu yu koma? (Je kiu momento vi venas?). Legu pli pri bo en posta leciono.)

Kiam no (ne) (aŭ yeso (jes)) estas uzata sole, ĝi estas respondo al demando:

  • no! : ne!
  • yeso! : jes!

Kiel en Esperanto, oni metas no (ne) antaŭ la afero, kiun oni neas:

  • mu no wanta slepa : mi ne volas dormi
  • no mu wanta slepa buto hu : ne mi volas dormi sed ri
  • mu wanta no slepa buto speka : mi volas ne dormi sed paroli

Kiel ja en Esperanto, oni povas emfazi verecon de aserto per yeso, sed por tio, oni pli ofte uzas reli (vere):

  • mu yeso lika wina: mi ja ŝatas gajni/venki
  • mu reli nalika nawina: mi vere malŝatas perdi/malvenki

# 17: Ĝenerala prepozicio

La prepozicio bo indikas ĝeneralan proksimecon kaj rilaton. En Esperanto, ĝi havas la signifon de en, ĉe, je kaj foje sur. En la Angla, ĝi havas la signifon de "in", "at", kaj foje "on", "by".

  • Dogu playa bo parku : Hundo ludas en parko
  • Hu liva bo mi hosu : Ri vivas/loĝas ĉe mia domo
  • Si hu beliva bo meritu : Ili kredas je merito
  • Yu wili ga bo ti twifi horu : Vi iros je la dua horo
  • Si yu apera bo webplasu : Vi ĉiuj aperas en/sur retejo
  • Si mu sita bo tablu : Ni sidas ĉe tablo
  • Mu nastanda bo bedu : Mi kuŝas sur lito
  • No chosa ti onifi bo ti listu : Ne elektu la unuan sur la listo

bo estis kreita pro pluraj kialoj:

  • Kelkaj prepozicioj, kiun ĝi anstataŭas, sonas tro simile: "ino" kaj "ono" sonas tro simile al no, kaj "ato" sonas tro simile al to (alia prepozicio).
  • Tiuj prepozicioj estas uzataj en manieroj tre neantaŭvideblaj por lernantoj de la Angla ("on the train", "at eleven", "by the beach..."), do uzi novan vorton permesas eviti alporti tiujn malfacilaĵojn.
  • Havi ĝeneralan multuzan rolvorteton kiel je en Esperanto permesas profiti de la kunteksto por paroli pli flue.

Ekzistas aliaj prepozicioj por paroli pli precize, sed plej ofte, oni ne bezonas paroli precize, kaj uzi bo sufiĉas.

# 18: Prepozicio (1)

Prepozicioj (sed ne nur prepozicioj) uzas la finaĵon -o. Jen listo de tre utilaj prepozicioj :

Lokaj prepozicioj:

  • insido : en ("inside")
  • otsido : ekster ("outside")
  • nero : apud ("near")
  • fronto : antaŭ ("in front of")
  • bako : malantaŭ ("in the back of", "behind")
  • betweno : inter ("between")
  • abovo : sur, super ("above","on", "over")
  • undero : sub ("under")
  • beforo : antaŭ (en listo) ("before")
  • aftero : post (en listo) ("aftero")

Zeri tingu ba insido ti kontaneru : Nenio estas en tiu ujo
Mu ba mori hapi otsido/nabo bigi gropu : Mi estas pli feliĉa ekster grandaj grupoj
Livu nero frindu ba mori godi : Vivo apud amikoj estas pli bona
Mi kana eya yu fronto ti buyplasu : Mi povas vidi vin antaŭ la vendejo
Katu hideda bako furnituru : Kato estas kaŝata malantaŭ meblo
Ti dormplasu ba abovo ti kokplasu : La dormĉambro estas super la kuirejo
Mi keybordu ba betweno mi skrenu ando mi mosu : Mia klavaro estas inter mia ekrano kaj mia muso
Pusa ti undero ti doru : Puŝu ĝin sub la pordo
Ti leteru A ba ofteni listeda beforo Z : La litero A estas ofte listigata antaŭ Z
Puta ti wordu aftero ti oteri : Metu tiun vorton post la alia

Tempaj prepozicioj:

  • beforo : antaŭ
  • aftero : post
  • duringo : dum

Tra beforo desida : Provu antaŭ decidi
Aftero mani eta, mu no kana mori moveda : Post multe manĝi, mi ne plu povas moviĝi
Yu no permiteda ga otsidi duringo krisisu : Vi ne rajtas iri ekstere dum krizo

Movaj prepozicioj (tempaj kaj lokaj):

  • fromo : el, de, ekde
  • untilo : ĝis
  • to : al

Mu amuseda fromo morningu to eveningu : Mi amuziĝas de mateno al vespero
Mu pi travela fromo Fransu to Germanu : Mi vojaĝis el Francujo al Germanujo
Taka paperu fromo ti bagu : Prenu paperon de la sako
Hopi ti wili kontina untilo ti nabeginu : Espereble tio daŭros ĝis la fino
Senda to mu linku to ti diskusplasu : Sendu al mi ligilon al la diskutejo/babilejo

To ankaŭ uzeblas por montri nerektan objekton de verbo:

  • Stopa ti waru to drugu! : Ĉesu/Haltigu la militon al drogoj!

# 19: Prepozicio (2)

Jen aliaj tre utilaj prepozicioj:

  • ofo : de, da

Ti flagu ofo mi landu : La flago de mia lando
Kilogramu ofo kofu : Kilogramo da kafo

  • wito : kun, per
  • nawito : sen

Amuseda wito frindu : Amuziĝi kun amiko
Koma wito busu : Veni per buso
Planetu nawito divinitu : Planedo/Mondo sen dio

  • bekaso : pro, ĉar

Nahapi bekaso moneyu : Malfeliĉa pro mono
Hu no staya bekaso mu no pi ba enogi nisi : Ri ne restis ĉar mi ne estis sufiĉe afabla

  • foro : por

Invitu foro drinka : Invito por trinki/drinki
Toletu foro ali bodu : Necesejo por ĉiuj korpoj
Vota foro ti mosti godi kandidatu! : Voĉdonu por la plej bona kandidato!

  • agansto : kontraŭ

Playa agansto godi playeru no ba esi : Ludi kontraŭ bona ludanto ne estas facile

  • stedo : anstataŭ

Helpa stedo onli hopa : Helpu anstataŭ nur esperi

  • eksepto : krom

Ti lawu respekteda ali plasi eksepto bo ti landpartu : Tiu leĝo estas respektata ĉie krom en tiu landparto/regiono

  • alongo : laŭ (ĉiuj uzoj de laŭ)
  • tinko : laŭ (nur por penso/opinio)
  • sayo : laŭ (nur por diro)

Personu bika alongo ti wayu : Persono biciklas laŭ la vojo
Tinko mu, yu saya korekti : Laŭ mi, vi diras ĝuste
Sayo hu, ti kana : Laŭ ri, tio eblas

  • temo / aboto : pri

Mu no interesteda (temo) politiku : Mi ne interesiĝas pri politiko

Oni povas indiki kondiĉan aŭ teorian subfrazon per ifo (se, ĉu):

Upa handu ifo yu agra : Levu/Altigu manon se vi konsentas
Mu no knowa ifo ti eksista : Mi ne scias ĉu tio ekzistas

Oni povas indiki tion, kio okazas se kondiĉo estas plenumita, per nedeviga teno:

Ifo ti boku ba interesti, teno mu wili chosa ti : Se tiu libro estas interesa, tiam mi elektos ĝin

"Konjukcioj" estas traktataj kiel prepozicioj:

  • ando : kaj
  • oro :
  • buto : sed, tamen

Yu eta ando afteri yu wasa : Vi manĝas kaj poste vi purigos
Tolu foro eta ba forku ando knifu : Iloj por manĝi estas forko kaj tranĉilo
Mali parentu, femi parentu oro oteri, ti no ba importanti : Iĉa parento (/ patro), ina parento (/ patrino) alia, tio ne gravas
Do yu joka oro do yu saya ti najoki? : Ĉu vi ŝercas ĉu vi diras tion serioze?

Notu ke prepozicioj en Langugu ne estas fermita klaso: eblas krei novajn:

En Esperanto, kiam oni uzas la strukturon "en/je substantivo al/de substantivo", eblas anstataŭigi ĝin per nova prepozicio en Langugu, kiu finiĝas per -o:

  • spite de = en spito de -> spito
  • danke al = en danko al -> tanko
  • en maniero de -> manero
  • en diro de -> sayo

Yu hunta spito ti naalowu : Vi ĉasas spite de / malgraŭ la malpermeso
Tanko yu mu pi finda : Danke al vi mi trovis

Tio kompreneble ankaŭ funkcias rilate al la Angla "in substantivo to/of":

  • "in front of" -> fronto
  • "instead of" -> stedo

Oni ne trouzu la eblon krei prepoziciojn. Ili ne ĉiam estas facile kompreneblaj, kaj ĉiam pli bonas esprimi sin per vortoj, kiuj jam estas konataj en la lingvo.

# 20: Prepozicio (3)

En Esperanto, prepozicio povas foje akcepti substantivon, kaj foje ĝi povas akcepti subfrazon (kie troviĝas verbo):

Ekzemple, dum akceptas ambaŭ:

  • Mi manĝas dum spektado (dum akceptas substantivon)
  • Mi manĝas dum mi spektas (dum akceptas subfrazon)

Sed, pro akceptas nur substantivon:

  • Mi manĝas pro volo
  • Mi manĝas pro mi volas

Se oni volas meti subfrazon, oni devas uzi ĉar anstataŭe:

  • Mi manĝas ĉar volo
  • Mi manĝas ĉar mi volas

Se la prepozicio akceptas nur substantivon, oni devas aldoni tio ke por povi uzi subfrazon:

  • Mi manĝas por mia vivo
  • Mi manĝas por mi vivu
  • Mi manĝas por tio ke mi vivu

Tamen se la prepozicio estas antaŭ, oni aldonu ol, kaj kiam ĝi estas post, oni aldonu kiam.

Langugu estas pli simpla: ĉiuj prepozicioj estas uzeblaj kun substantivoj kaj subfrazoj, sen aldono de arbitraĵoj:

  • Mu eta bekaso wantu : Mi manĝas pro volo
  • Mu eta bekaso mu wanta : Mi manĝas ĉar mi volas
  • Mu eta foro livu : Mi manĝas por vivi
  • Mu eta foro mu liva : Mi manĝas por tio ke mi vivu
  • Mu ba hapi spito nawinu : Mi feliĉas malgraŭ malvenko
  • Mu ba hapi spito mu nawina : Mi feliĉas kvankam mi malvenkis

Oni ankaŭ povas meti verbon rekte post prepozicio, kaj ĉi tiu verbo povas nedevige havi objekton. Tio ne ŝanĝas la formon de la prepozicio:

  • Mu eta beforo studa : Mi manĝas antaŭ studi
  • Mu eta beforo studa lesonu : Mi manĝas antaŭ ol studi lecionon

Malkiel Esperanto, Langugu ne havas arbitran liston de prepozicioj kiuj rajtas aŭ ne havi verbon post si. Ili ĉiuj rajtas.

  • Hu pi ekspresa interestu aboto lerna ti langugu : Ri esprimis intereson pri lerni la lingvon
  • Hu pi fameda bekaso wina ti primari prisu : Ri famiĝis pro gajni la ĉefan premion
  • Si mu liki pi diskusa duringo walka trogo arportu : Ni ĝoje diskutis/babilis dum piediri/promeni tra flughaveno

# 21: Ekkria vorteto

Ekkriaj vortetoj ne vere sekvas la reston de la gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo. Ili ofte estas sonimitoj, kaj esprimas simplan emocion aŭ ideon.

Jen kelkaj oftaj:

  • owo : esprimas surprizon aŭ etan timon

owo yu reli wina! : ŭaŭ vi vere venkis! 😯
owo ti ba ki? : ho kio estas tio? 😮
ti spideru folowa mu owo : la araneo sekvas min 😦😰

  • uwu : esprimas ĝojon, kontentigon aŭ ajnan agrablan senton

yi haru ba mani softi uwu : via haro estas tre mola 😌
ti katu atenta hi childu uwu : tiu kato zorgas pri sia infano ❤️ 😍
uwu ti hava godi tastu! : ho, tio havas bonan guston! ☺️

  • ewe : kiam oni volas esprimi malaprobon aŭ minaci

ewe, ti ba mi kaku, no tocha! : hej, tio estas mia kuko, ne tuŝu! 😠

  • ono : esprimas negativan sperton, kompaton aŭ ajnan malagrablan senton

ono, mi komputeru no mori worka : ve, mia komputilo ne plu funkcias 😨😰😱
ono, yu no kana simpli maka moneyu! : neee, vi ne povas simple fari monon! 😭
ono, mi pi walka bo shitu : fek, mi marŝis sur fekaĵon 🤢

  • haha : esprimas amuziĝon aŭ ridadon

haha, moneyi printeru maka brr : haha, monprintilo faras brr 😆
haha, yu pi walka bo shitu : mdr, vi marŝis sur fekaĵon 😂

  • ho : esprimas pli malpli ĉiujn esprimojn de interna sento

ho : ho

oko (okej), so (nu, do, tiom) kaj ando (kaj) estas la ĉefaj "plenigaj vortoj" de Langugu, tio signifas ke ili estas uzataj por... plenigi konversacion. Ili utilas ekzemple por peti atenton de aŭskultanto, rompi ĝenan silenton aŭ por doni al si tempon.

Oko... mu preparedi foro ga : Okej... mi pretas por iri
So... ki hapena naneksti dayi? : Nu/Do... kio okazis hieraŭ?
Ando... mu pi skareda ando no answera : Kaj... mi timis kaj ne respondis

Kiel en Esperanto, oko ankaŭ estas uzebla por rapide indiki komprenon aŭ konsenton. So estas uzebla ĉie kie do estas uzebla en Esperanto.

Se oni volas diri al iu, ke oni ne ŝatas tiun, oni povas diri shitu to yu (fek al vi). Male, por diri ke oni ŝatas iun, oni povas diri hugu to yu (brakumo al vi).

# 22: ko-subfrazo

La vorto ko funkcias kiel ke en Esperanto. Ĝi estas prepozicio, kiu kompletigas parton de la ĉeffrazo:

Post verbo sen objekto, ĝi komencas komplementon, kiu kvazaŭ estas la objekto de la verbo:

Personi, mu tinka ko yu saya godi : Persone, mi pensas ke vi diras bone = Persone, mi pensas: "Vi diras bone"
Mu suposa ko yu lika ti musiku : Mi supozas ke vi ŝatas tiun muzikon = Mi supozas: "Vi ŝatas tiun muzikon"

Ĝi ankaŭ povas klarigi substantivon de la ĉeffrazo:

Mu no lika ti opinu ko waru nededa : Mi ne ŝatas tiun opinion ke milito estas bezonata ("milito estas bezonata" klarigas "opinu")
Ti ba godi ko yu wanta partisipa : Estas bone ke vi volas partopreni ("yu wanta partisipa" klarigas "Ti").

Ĝi ankaŭ povas klarigi aserton de la ĉeffrazo:

Mu ba nahapi ko ti metu no wili hapena : Mi estas malfeliĉa ke/ĉar la renkontiĝo ne okazos

ko estas speciala prepozicio, ĉar ĝi neniam estas deviga:

Mu tinka ko yu preti = Mu tinka yu preti : Mi pensas ke vi estas bela

Tamen, estas utile lasi ĝin en kompleksaj frazoj, ĉar ĝi helpas analizi ilin.

# 23: ki-subfrazo

Kiel vi vidis pli supre, ki permesas montri la aferon, pri kiu oni demandas, sed plie al tiu demanda rolo, ĝi ankaŭ havas rilatan rolon:

La vorto ki permesas komenci rilatan subfrazon, kie ki reprezentas aferon de la ĉeffrazo:

  • Mu hava birdu, ki speka. (= Mu hava birdu. Ti birdu speka.)
  • Mi havas birdon, kiu parolas. (= Mi havas birdon. Tiu birdo parolas.)

En la supra ekzemplo, ki rilatas al birdu, same kiel en Esperanto kiu rilatas al birdon. ki tie rolas kiel la subjekto de la subfrazo.

  • Mu lika katu, ki yu hava. (= Mu lika katu. Ti katu yu hava. = Mu lika katu. Yu hava ti katu.)
  • Mi ŝatas katon, kiun vi havas. (= Mi ŝatas katon. Tiun katon vi havas. = Mi ŝatas katon. Vi havas tiun katon.)

En la supra ekzemplo, ki rilatas al katu, same kiel en Esperanto kiu rilatas al kato. Oni memoru ke la vortordo "Objekto Subjekto Verbo" eblas en Langugu, sed ĝi ĉefe estas uzata en demandoj kaj en tia subfrazo. ki tie rolas kiel la objekto de la subfrazo.

La afero pri kiu ki rilatas plejofte troviĝas tuj antaŭ ĝi, sed foje ne, kaj tiam estas utile esti klara pri tio kio oni parolas per ripeto de la afero post ki:

  • Ti preti hosu nero ti laku, ki mu lika... : Tiu bela domo apud la lago, kiun (???) mi ŝatas...
  • Ti preti hosu nero ti laku, ki hosu mu lika : Tiu bela domo apud la lago, kiun domon mi ŝatas...
  • Ti preti hosu nero ti laku, ki laku mu lika : Tiu bela domo apud la lago, kiun lagon mi ŝatas...

Kiel por multaj modifiloj, se ki ne estas sekvata de substantivo, kaj la afero pri kiu oni parolas ne estas divenebla per la resto de la frazo aŭ kunteksto, oni povas imagi ke la vorto tingu troviĝas tie:

  • Mu lika ti, ki yu saya = Mu lika ti tingu, ki tingu yu saya : Mu ŝatas tion, kion vi diras

Esperanto havas tutan serion de vortoj kun rilata rolo: kiu, kio, kie, kiam, kial, kiel, ktp. Langugu havas nur ki. Por esprimi ĉi tiujn, oni aldonas ion post ki:

  • Mu studa bo lernplasu ki plasi yu pi studa : Mi studas en lernejo kie vi studis

En la supra ekzemplo, ki plasi evidentigas ke oni parolas pri plasu (loko) de la ĉeffrazo.

  • Ti pandu wili nameda ki timi hu hava agu ofo oni montu : La pando estos nomata kiam ĝi havos aĝon de unu monato.
  • Mu wanta knowa ki resoni yu pi naada ti artiklu : Mi volas scii kial vi forigis (malaldonis) la artikolon.
  • Ti nayongi personu rita ki maneri babu drawa : Tiu maljunulo skribas kiel bebo desegnas

Kiel en Esperanto (kaj en la Angla), oni ne nepre devas mencii en la ĉeffrazo la aferon, pri kiu la rilata vorto rilatas:

  • Mu wanta visita ti plasu, ki plasi yu liva : Mi volas viziti tie, kie vi loĝas
  • Mu wanta visita ki plasi yu liva : Mi volas viziti kie vi loĝas

Por resumi, ĉiuj frazoj ĉi-sube estas ĝustaj, kaj havas ekzakte la saman signifon (Mi venas, kiam vi volas):

  • Mu koma bo ti timu, bo ki timu yu wanta
  • Mu koma ti timi, ki timi yu wanta
  • Mu koma ti timi, ki yu wanta
  • Mu koma ki timi yu wanta

Sed Mu koma ki yu wanta ne estas sence ĝusta, ĉar oni ne scias pri kio oni parolas (oni volas paroli pri tempo). Sen plia indiko, la frazo signifas Mu koma ki tingu yu wanta (Mi venas kion vi volas), kaj tio ne havas sencon.

Mu koma ti timi yu wanta ankaŭ estas malĝusta, ĉar mankas ki por klarigi kion yu wanta faras en la frazo. Tio estas kvazaŭ skribi Mi venas tiam vi volas.

Yu justi reda naesi (buto importanti) lesonu ofo ti korsu. Normali, yu fela nowi ko yu kana saya mani tingu, ki yu no kana saya befori.

# 24: Lando, lingvo

Lando estas difinita geografia spaco kie povas troviĝi multaj homgrupoj (kaj multaj lingvoj). Do ne estas precize nek dezirinde konstrui nomon de lando el nomo de homgrupo, ĉar tio havas ĉe kelkaj homoj preskriban efikon pri kiuj homoj loĝu tie.

Nomoj de landoj en Langugu simple estas la nomoj de la landoj en la Angla, post uzo de la Algoritmo, kun nedeviga majusklo. Oni konsideru tiujn vortojn kiel tute novajn, ne konstruitajn el partoj, krom unusola radiko kaj la finaĵo -u:

  • indonesu : Indonezio ("Indonesia")
  • rusu : Ruslando ("Russia")
  • japanu : Japanujo ("Japan")
  • indu : Hindujo/Barato ("India")
  • chinu : Ĉinujo ("China")
  • germanu : Germanujo ("Germany")
  • fransu : Francujo ("France")
  • spanu : Hispanujo ("Spain")
  • italu : Italujo ("Italy")
  • polandu : Pollando ("Poland")
  • astralu : Aŭstralio ("Australia")
  • nigeru : Niĝerio ("Nigeria")
  • brazilu : Brazilo ("Brazil")
  • argentinu : Argentino ("Argentinu")

Kiam nomo de lando enhavas artikolon aŭ pluralon, oni kutime forigas ilin:

  • neterlandu : Nederlando ("The Netherlands")

Kiam nomo havas plurajn partojn, oni kutime kunmetas ilin:

  • sotafriku : Sudafriko ("South Africa")
  • onedkinglandu : Uniĝinta Reĝlando ("The United Kingdom") (Oni ankaŭ nomas ĝin oku)
  • onedstatu : Usono ("The United States") (Oni ankaŭ nomas ĝin osu)

Por paroli pri io, kio rilatas al la lando, oni povas ŝanĝi ĝin al modifilo:

  • brazili sitizenu : civitano de Brazilo
  • germani ekonomu : ekonomio de Germanujo
  • astrali governeru : registo/registaro de Aŭstralio
  • sotafriki presideru : prezidanto/prezidento de Sudafriko

Por lingvoj, oni same uzas la Algoritmon el la nomoj en la Angla. Oni ne kreas kunmetaĵon rilate al vorto de lando aŭ homgrupo, ĉar lingvo povas esti parolata en pluraj landoj, kaj de malsamaj homgrupoj:

  • mandarinu : la mandarena ("Mandarin")
  • englishu : la angla ("English")
  • hindustanu : la hindustana ("Hindustani")
  • spanishu : la hispana ("Spanish")
  • arabiku : la araba ("Arabic")
  • malayu : la malaja ("Malay")
  • rusinu : la rusa ("Russian")
  • bengalu : la bengala ("Bengali")
  • portugusu : la portugala ("Portuguese")
  • frenchu : la franca ("French")
  • germanu : la germana ("German")
  • esperantu : esperanto ("Esperanto")

Kio pri vortoj homgrupaj vortoj kiel franco? Nu, se oni volas paroli pri iu, kiu loĝas en Francujo, oni povas diri fransi personu. Se oni volas paroli pri iu, kiu havas francan civitanecon, oni povas diri fransi sitizenu. Se oni volas paroli pri iu, kiu parolas la francan, oni povas diri frenchi spekeru.

Ĝenerale, kiam oni prezentas homon en Langugu, oni evitas uzi substantivon kiu reprezentas anon de kultura homgrupo. Estas pli bone diri britani personu (bretona persono) ol britanu (bretono), krom se la homo mem esprimis la volon esti priparolata tiel.

Je individua nivelo, ĉiu persono estas miksaĵo de pluraj kulturoj kaj homgrupaj influoj (aldone al sia propra individueco). Plie, ĉiu persono libere identiĝas (aŭ ne) al "gento", "etno", "popolo", "tribo" aŭ al aliforma homgrupo kies aparteco ne ĉie estas konsentata. Do prezenti homon per homgrupa vorto estas misreprezente, kaj donas fokuson pri io, kio ne gravas, ĉar esence ni ĉiuj unue estas personoj de la homaro.

Vi eble rimarkis ke la Algoritmo foje donas vortojn, kiujn jam ekzistas. Ekzemple germanu povas kaj esti Germanujo, kaj la germana lingvo. En praktiko, kunteksto faras ke konfuzo tre malofte okazas. Sed se tio estas ĝena, homoj povas libere uzi alternativojn, kaj se ili estas pli kompreneblaj kaj oportunaj, ili nature populariĝos.

Jen kelkaj frazoj por lerni kelkajn oftajn vortojn:

Boti englishu ando frenchu spekeda bo kanadu. : Ambaŭ la angla kaj la franca estas parolataj en Kanado.
Mu eya astralu bo filmu fromo ti chanelu ofo Evildea. : Mi rigardas Aŭstralion en filmo el la kanalo de Evildea.
Almosti ali nativi langugu ofo astralu soni naapera. : Preskaŭ ĉiuj indiĝenaj lingvoj de Aŭstralio baldaŭ malaperos.
Finishu ba interesti, buto nahapi mu no suksesa lerna ti. : La finna estas interesa, sed bedaŭrinde/malfeliĉe mi ne sukcesas lerni ĝin.

# 25: -ed-, -er-

En antaŭa leciono, vi jam vidis -eda, kiu inversigas la ordon de verbo:

  • mu lika : mi ŝatas
  • mu likeda : mi ŝatitas / mi ŝatatas (= mi estas ŝatita / mi estas ŝatata)

-edi estas tre simila: ĝi estas modifilo, do ĝi priskribas staton aŭ manieron, kiun ricevanton havas pro okazanta aŭ finita ago:

  • mu ba likedi : mi estas ŝatita / mi estas ŝatata

En Langugu, la verbo ba estas nedeviga, do oni povas pli rapide skribi:

  • mu likedi : mi estas ŝatita / mi estas ŝatata

En Esperanto, ne vere estas granda diferenco inter "mi ŝatatas" (mu likeda) kaj "mi estas ŝatata" (mu likedi). Tio similas en Langugu: se oni uzas la verbon, oni emfazas pri ago, se oni uzas la modifilon, oni emfazas pri stato.

-edu reprezentas aferon (ofte personon), kiu estas ricevanto de ago okazanta aŭ finita:

  • likedu : ŝatito / ŝatato
  • chosedu : elektito / elektato
  • kiledu : mortigito / mortigato

Langugu havas alian direktan markilon: -er-. Por verboj, -era emfazas kaj certigas ke oni uzas la plej oftan ordon (sen la -er-). Do ĝi similas al la participoj "int" kaj "ant" (sed malsame al tiuj, -er- ne precizigas gramatikan aspekton):

  • mu lika : mi ŝatas
  • mu likera : mi ŝatintas / mi ŝatantas (= mi estas ŝatinta / mi estas ŝatanta)

Ankaŭ eblas uzi -eri:

  • mu likeri : mi estas ŝatinta / mi estas ŝatanta

Esperanto foje havas verbajn adjektivojn aŭ adverbojn, kiuj povas ricevi objekton: "ĝenanta personon", "ĝenante personon". Tio ne eblas en Langugu. Oni neniam metas substantivon post modifilo kvazaŭ objekton de tiu modifilo, ĉar tiam la modifilo priskribas la substantivon!

  • mu anoyera bosu : mi estas ĝenanta ĉefon (mi ĝenas ĉefon)
  • mu anoyeri bosu = mu ba anoyeri bosu (!!!) : mi estas ĝenanta ĉefo (mi estas ĉefo, kiu ĝenas)

-er- estas plej ofte uzata en la formo -eru, kie ĝi reprezentas aferon (ofte personon), kiu (ofte aŭ ne) estas aganto de ago okazanta aŭ finita:

  • likeru : ŝatinto / ŝatanto
  • choseru : elektinto / elektanto
  • kileru : mortiginto / mortiganto
  • begineru : komencinto / komencanto
  • spekeru : parolinto / parolanto

-eru ankaŭ ofte anstataŭas -isto kaj -ilo.

  • programeru : programisto
  • politikeru : politikisto (oni imagas ke la verbo politika estus fari aferojn, kiuj rilatas al politiko)
  • esperanteru : Esperantisto (oni imagas ke la verbo esperanta estus uzi la lingvon)
  • serveru : servilo
  • korekteru : korektilo

Jen kelkaj frazoj por lerni kelkajn oftajn vortojn:

Sositu, ki fuli worka, neda farmeru, makeru, informeru, ando mori. : Socio, kiu plene funkcias, bezonas farmistojn, kreantojn, informantojn, ktp.
Somi timi, ti komplaneru pi maka mori nagodi tingu tano ti komplanedu. : Kelkfoje, la plendanto faris pli da malbonaj aferoj ol la plendato.
Atlesti 80% ofo ali burneri aktu no hava humani originu. : Almenaŭ 80% de ĉiuj bruligaj agoj ne havas homan originon.
Ti plasi ti planu. Ifo ti ba likedi, tano ti wili ba makedi. : Jen la plano. Se ĝi estas ŝatata, tiam ĝi estos farata.

# 26: Ŝanĝo de finaĵo

Ĉiu vorta radiko havas internan tipon, ekzemple:

  • Estas interne substantivaj: person, grup, artikl...
  • Estas interne modifilaj: god, long, fast...
  • Estas interne verbaj: lik, spek, slep...

Ofte eblas diveni la internan tipon de radiko per la ofteco de vortoj: ekzemple, la vorto godi estas multe pli uzata ol godugoda, oni tiel divenas ke god estas interne modifila.

En Langugu, oni povas krei novajn vortojn ŝanĝante la finaĵon, kiun oni aldonas al radiko. Oni bezonas koni la internan tipon, ĉar la signifo de la rezulta vorto dependas de ĝi:

Se la radiko estas interne modifila (ekz: god):

  • godi estas la modifilo mem
  • goda estas verbo kiu igas la objekton al la stato de la modifilo (malkiel Esperanto, kie krei verbon per adjektiva radiko kreas stativan verbon, anstataŭ igan verbon kiel en la Angla)
  • godu estas eco kiu mezuras la modifilon, aŭ la ago de la iga verbo

godi : bona

  • goda : bonigi
  • godu : boneco / bonigo

korekti : ĝusta

  • korekta : ĝustigi (korekti)
  • korektu : ĝusteco / ĝustigo

warmi : varma

  • warma : varmigi
  • warmu : varmeco / varmigo

Se la radiko estas interne verba (ekz say):

  • saya estas la verbo mem
  • sayu estas ago de la verbo, aŭ aĵo kiu kutime estas subjekto aŭ objekto de la verbo
  • sayi estas stato, kiun kutime havas subjekto aŭ objekto de la verbo (sed kiam temas pri stato de la objekto, oni tre ofte aldonas -ed-)

saya : diri

  • sayu : diro (diraĵo/dir"ago")
  • sayi : dira (diranta)

skara : timigi

  • skaru : timigo
  • skari : timiga (timiganta)

Se la radiko estas interne substantiva (ekz: person):

  • personu estas la substantivo mem
  • personi priskribas ion, kio rilatas al la substantivo
  • persona estas verbo, kiu rilate al substantivo (oni bezonas pensi kreeme)

personu : persono

  • personi : persona
  • persona : personumi

wateru : akvo

  • wateri : akva / malseka
  • watera : akvumi

En la supraj ekzemploj, oni povas vidi ke foje, la rezulta vorto havas plurajn eblajn signifojn. Se oni bezonas esti pli preciza, oni povas uzi plurajn vortojn:

sayu : diro (diraĵo/dirago)

  • sayi tingu : diraĵo
  • sayi aktu : dirago

Ankaŭ eblas kunmeti sayi tingu kiel saytingu, kaj sayi aktu kiel sayaktu, sed oni evitas fari tian nebezonatan kunmetaĵon.

# 27: Kunmetado

Kiel en Esperanto, eblas krei novajn vortojn kunmetante radikojn. Tio permesas eviti lerni multajn afiksojn. Efektive, kial diri lernejo kiam oni povas diri lernloko?:

  • webplasu : retejo
  • businesbosu : entreprenestro
  • sandpartu : sablero

La dekstra radiko estas la esenco, kaj la maldekstra radiko precizigas ĝin. Tio signifas ke se oni kunmetas ion maldekstre de la radiko shipu (ŝipo), la rezulto ĉiam estos tipo de ŝipo:

  • vaporshipu : vaporŝipo (tipo de ŝipo)

Kio estas la diferenco inter kunmeti kaj simple meti adjektivon antaŭ substantivon? Kiam oni kunmetas, oni kreas novan vorton do novan precizan koncepton. Se oni uzas adjektivon, oni donas liberecon pri la interpretado de la adjektivo:

  • vapori shipu : vapora ŝipo (ŝipo kiu iel rilatas al vaporo, do ĝi povas esti ŝipo kiu funkcias per vaporo, sed ankaŭ ŝipo el vaporo!)
  • vaporshipu : vaporŝipo (specifa tipo de ŝipo, kun specifa funkcimaniero, pri kiu oni povas legi pli detale en vortaro aŭ enciklopedio)
  • webi plasu : reta ejo (ajna loko en la interreto)
  • webplasu : retejo (specifa tipo de loko en la interreto kiu havas retadreson)

Tie troviĝas diferenco inter Esperanto kaj Langugu: en Esperanto oni abunde kunmetas eĉ kiam oni ne bezonas krei novan koncepton, sed en Langugu, oni kunmetas nur kiam nova koncepto aŭ precizeco estas bezonata. Oni pli ofte parolas pri oseni animalu ol osenanimalu, primari ministeru ol primarministeru, workplasi bosu ol workplasbosu ktp.

Ekzistas bonaj kialoj por preferi adjektivojn al kunmetado, interalie:

  • Estas pli facile diveni la partojn de vorto, por tiuj, kiuj ne bone konas la radikojn
  • Estas pli facile elparoli tiujn vortojn, ĉar ili havas malpli da konsonantoj apude

Jen kelkaj frazoj por lerni kelkajn oftajn vortojn:

Onli twi politikpartu ba nawisi politiki sistemu : Nur du politikaj partioj estas stulta politika sistemo.
Ti universiti bosu nalova ti representeru ofo studeru : La universitatestro malamas la reprezentanton de la studantoj.
Langugeru zeri timi forgeta akusativi markeru : Parolantoj de Langugu neniam forgesas la markilon de akuzativo.

# 28: Afiksa alternativo

Multaj afiksoj de Esperanto ne estas uzataj kiel afiksoj, ĉar ili estas anstataŭigeblaj per aldono de antaŭa vorto, per ŝanĝo de finaĵo, aŭ per kunmetado. Ĉi tiu leciono listigas afiksojn de Esperanto, kaj kiel oni kutime esprimas la saman aferon en Langugu:

# -aĉ-

  • nagodi : aĉa / malbona
  • nagodi personu : aĉulo
  • nagodi hosu : domaĉo

La substantiva formo de verba radiko jam povas indiki agon. Oni precizigas ke ĝi estas longa aŭ ofta per modifilo:

  • usa : uzi
  • usu : uzo / uzado
  • longi usu : longa uzo (uzado)
  • ofteni usu : ofta uzo (uzado)

# -aĵ-

  • tingu : aĵo / afero
  • preti tingu : belaĵo / bela afero
  • newi tingu : novaĵo / nova afero

# -an-

  • memberu : ano / membro
  • famili memberu : familiano / familimembro
  • osi personu : usonano

# -ar-

  • gropu : aro / grupo
  • tenti gropu : tendaro
  • bosi gropu : estraro
  • asklistu : demandaro

Kelkaj tradicaj vortoj kun -ar- montras konceptojn ne facile diveneblaj. Tiam oni preferas uzi rekonstrui ilin alimaniere aŭ uzi novan radikon:

  • wordboku : vortaro
  • songboku : kantaro
  • ali humanu : homaro
  • forestu : arbaro

# -ebl-, -end-, -ind-

  • ki kana eteda : kiu povas esti manĝata / manĝebla
  • ki kana aheda : kiu povas esti komprenata / komprenebla

Ti tekstu no kana rededa : Tiu teksto ne povas esti legata / Tiu teksto ne estas legebla

  • ki musta makeda : kiu devas esti farata / farenda
  • ki musta eteda : kiu devas esti manĝata / manĝenda

Ti homi tasku musta makeda : La hejmtasko estas farenda

  • ki merita eyeda : kiu meritas esti spektata / spektinda
  • ki merita promoteda : kiu meritas esti reklamata / reklaminda

Godi makedi langugu merita promoteda : Bone farita lingvo estas reklaminda

# -ec-

La substantiva formo de modifila radiko jam povas indiki econ:

  • liberi : libera
  • liberu : libereco

Sed se oni volas paroli pri eco de radiko kiu ne estas modifila, oni povas kunmeti kun kulit/u (kvalit/o), sed ĉar tiu lasta ne estas oportuna, la radiko nes/u (ec/o) estis kreita:

  • nesu : eco
  • katu : kato
  • katnesu : kateco

Tiu radiko ankaŭ utilas por modifila radiko kiam oni volas esti preciza ke oni parolas pri eco, kaj ne pri igo:

  • bigu : grandeco / grandigo
  • bignesu : grandeco
  • bigmaku : grandigo

# -eg-

  • godi : bona
  • mani godi : bonega
  • romu : ĉambro
  • bigi romu : ĉambrego

# -ej-, -uj-, -ing-

  • plasu : ejo / loko / ujo / ingo
  • prayplasu : preĝejo
  • horsplasu : ĉevalejo

Anstataŭ -uj- kaj -ing-, oni uzas la nomon de la tipo de ujo, aŭ la koncepton havas propran vorton:

  • salti shakeru : salujo
  • kati boksu : katujo
  • fridgu : fridujo
  • waletu : monujo

# -em-

  • wantu / inklinu : emo
  • etwantu : manĝemo / malsato
  • skaredinklini / ofteni skaredi : timema

# -er-

  • partu : ero / parto / peco
  • firi partu : fajrero

Same kiel por -ar-, kelkaj tradiciaj vortoj havas nefacile diveneblan signifon. Tiam la vortoj estas ofte faritaj alimaniere:

  • konu : monero ("coin")
  • snowflaku : neĝero

# -estr-

  • bosu : estro
  • sitbosu : urbestro
  • gropi bosu / gropbosu : grupestro

# -et-

  • godi : bona
  • namani godi : boneta
  • romu : ĉambro
  • nabigi romu : ĉambreto

Tre malofte vorto kun -et- havas neregulan signifon. Tiam oni uzas alian vorton:

  • laga : ridi
  • smila : rideti

# -id-

  • childu / progenu : ido
  • esperanti childu : Esperantido
  • royali childu : reĝido

Se oni parolas pri juna besto, oni preferas uzi yongi:

  • yongi katu : katido

# -ig-

La verba formo de modifila radiko jam povas indiki igon:

  • bigi : granda
  • biga : grandigi

Alia maniero esprimi igon, kiu funkcias ne nur por modifilaj radikoj, estas tiel:

  • mu maka bredu bigi = mu biga bredu : mi igas panon granda = mi grandigas panon
  • mu maka personu lerna : mi igas personon lerni = mi lernigas personon

Ankaŭ eblas kunmeti:

  • mu bigmaka bredu : mi grandigas panon
  • mu lernmaka personu : mi lernigas personon

La kunmeta formo estas oportuna kiam oni volas uzi -ed--er-:

  • lernmakeru (/ techeru) : lerniganto / instruisto

# -iĝ-

Oni esprimas iĝon per aldono de antaŭa verbo bekoma (iĝi):

  • bekoma : iĝi
  • bekoma bigi : grandiĝi
  • bekoma adultu : adoltiĝi

mu drema ko mu bekoma katu : mi sonĝas/revas ke mi iĝas kato

Ofte -iĝ- ne estas bezonata danke al -eda:

  • openeda : malfermiĝi
  • bigeda : grandiĝi / kreski

# -il-

La formo kun -eru jam povas indiki ilon por ago:

  • kokeru : kuirilo
  • kuteru : hakilo / tranĉilo

Sed por esti pli preciza, oni povas kunmeti kun la radiko tol/u (il/o)

  • kokeru : kuiristo / kuirilo
  • kok(er)personu : kuiristo
  • kok(er)tolu : kuirilo

# -in-, -iĉ-, ktp

  • parentu : parento
  • mali parentu : iĉa parento / parento (patro)
  • femi parentu : ina parento / parentino (patrino)
  • enbi parentu : ipa parento / parentipo

# -ism-, -ist-

Tiuj afiksoj estas tre multsignifaj, kaj la rezultaj vortoj estas precizaj konceptoj, kiuj ne estas antaŭvideblaj kaj ne estas facile disigeblaj en nur kelkaj vortoj. Por la -ism- kaj -ist- vortoj de Esperanto, oni preferas rekte importi de la angla per la Algoritmo (vidu pli poste).

# -obl-

  • timi : foje / oble
  • twi timi : duoble / dufoje
  • teni timi : dekoble / dekfoje

# -on-

  • oni twifi : duono
  • oni tirifi : triono
  • oni forifi : kvarono

# -op-

Oni ne vere bezonas specifajn vortojn por tio:

  • twi personu : du personoj
  • twi personi : dupersone
  • bo gropu ofo teni : en grupo de dek (aferoj/personoj)

# -ul-

  • personu : ulo / persono
  • newi personu : novulo
  • nawisi personu : stultulo / malinteligentulo / malsaĝulo

# -um-

La verba formo de substantiva radiko jam povas indiki "provizi per" aŭ "fari ion rilate al":

  • wateru : akvo
  • watera : akvumi
  • esperanta : esperantumi

La aliaj eblaj signifoj de -um- estas tro neantaŭvideblaj, do ne eblas instrui ĝeneralan modelon por traduki tiujn vortojn.

# Prefiksoj

  • inlawi siblingu : bosibo / bofrajto (bofrato)
  • primari partu : ĉefparto
  • primari situ : ĉefurbo
  • ali plasi trowa : disĵeti
  • ali plasi senda : dissendi
  • begina slepa : ekdormi
  • begina rana : ekpluvi
  • formeri presideru : eksprezidanto
  • formeri frindu : eksamiko
  • nanisi : malafabla
  • nafinda : maltrovi / perdi
  • erori aha : miskompreni
  • erori usa : misuzi
  • mani nanewi humano : prahomo
  • mani nanewi timu : pratempo
  • agani koma : reveni
  • agani saya : rediri / ripeti

Por ĉiuj neoficialaj afiksoj, tio funkcias simile. Oni preferas reuzi gramatikajn ecojn kaj vortojn, kiuj jam ekzistas. Estu atenta ne tro rekte traduki de Esperanto, ĉar foje kunmetaĵoj estas rektaj prenoj de naciaj lingvoj, kiuj estas nelogikaj aŭ malklaraj.

# 29: Algoritmo

# Kion fari se vorto mankas?

Se okazas, ke vi ne trovas tradukon en la frazaro, provu tion, en ordo de prioritato:

  1. Demandu al aliaj uzantoj de la lingvo kiel ili dirus.
  2. Provu uzi plurajn vortojn. ("to prefer" -> mori lika)
  3. Provu kunmeti radikojn. ("school" -> lernplasu)
  4. Provu afiksojn. ("lean" (opposite of "fat") -> nafata)
  5. Provu finaĵojn. ("water" -> wateru => "to water" -> watera)
  6. Importu el la Angla lingvo uzante la Algoritmon.

# La Algoritmo

  1. Elektu la plej oftan kaj klaran vorton por tiu koncepto, kiu ne ŝajnas konfuzebla kun jamaj radikoj
    Vi povas trovi la konatecon de Angla vorto per Cambridge Dictionary
    Vi povas trovi sinonimojn per Thesaurus

  2. Kiam pluraj vokaloj (aeoiu) aperas apude, konservu nur la unuan. (speak -> spek)

  3. Forigu la vokalojn (aoeiu) kiuj troviĝas je la fino de vorto. (potato -> potat). Faru ankaŭ tion por la litero y, sed ne se vokalo troviĝas tuj antaŭ ĝi. (body -> bod) (money -> money)

  4. Ŝanĝu y al i se ĝi troviĝas tuj post konsonanto. (myth -> mith)

  5. Forigu duoblajn konsonantojn. (battle -> batl)

  6. Ŝanĝu c al k, se en la Angla vorto, c (aŭ la grupo de literoj en kiu ĝi estas) faras la sonon de k, se ne, ŝanĝu al s. Tamen, se c estas sekvata de h, ŝanĝu nenion!

cat /kæt/ => kat
process /ˈprɑses/ => proses
access /ˈækˌses/ => akses
chorus => chorus
choose => chos

  1. Ŝanĝu q al k.

  2. Ŝanĝu x al ks.

  3. Forigu h kiam ĝi estas post konsonanto, kiu ne estas s, c aŭ p. (khorus -> korus) (mith -> mit) (ghost -> gost)

  4. Ŝanĝu ph al f. (phot -> fot)

  5. Forigu w kiam ĝi estas antaŭ r. (write -> rit)

# Ĉu uzi la Algoritmon sur verbo, adjektivo aŭ substantivo?

Plejofte, oni prenas el la verba formo, aŭ de la plej ofta formo. Sed plej grava afero estas la facileco de elparolo de la rezulta radiko. Oni tiel preferas la radikon anger/ el "(to) anger" ol angr/ el "angry" ĉar angeri estas pli facile elparola ol angri, kiu havas la konsonantaron ngr.

Kvankam la nivelo de arbitreco estas tre eta kompare al aliaj planlingvoj, la elekto de radiko restas iom arta, kaj oni ankaŭ devas konsideri aliajn faktorojn: ĉu la rezulta radiko estas oportuna (ne tro longa), ĉu ĝi estas facile rekonebla por angleparolantoj (do ne tro mallonga kaj ne tro malofta), kaj ĉu la rezulta radiko ne kolizias kun radiko kiu jam ekzistas por pli ofta koncepto.

# Kolizio

Foje, pluraj Anglaj vortoj iĝas la sama vorto post uzo de la Algoritmo:

red (ruĝa) -> redi ???
ready (preta) -> redi ???

Kion fari en ĉi tiu okazo?

Kiel en ĉiuj lingvoj, oni ĉiam legu kaj aŭskultu la aliajn antaŭ ol paroli. Oni unue fidu la lingvouzadon, ĉar tio, kio jam estas uzata jam pruvis funkcii kun multaj homoj. (Tio ankaŭ permesas eviti uzi vortojn, kiuj ne estos komprenataj ĉar ili ne estas sufiĉe uzataj, kvankam ili eblas per la Algoritmo.)

Pri "ready", oni uzas preparedi. Per reuzo de la radiko prepar/, kolizio ne okazas. Eviti koliziojn estas fakte bona motoro por reuzi radikojn kaj gramatikajn eblojn, kaj tiel eviti neutilajn sinonimojn. La lingvo iĝas tiel objektive pli facila.

Ĝenerale, por oftaj vortoj en la Angla, la Angla lingvo havas multege da sinonimoj, do facile eblas trovi alternativon, kiu post la Algoritmo ne donas vorton kiu malklaras aŭ kolizias kun ofta vorto.

Por maloftaj vortoj en la Angla, ne vere estas problemo se estas kolizio. Tio okazadas en naturaj lingvoj, kaj eblas konscie aldoni pli da kunteksto por komprenigi en kiu senco la vorto estas uzata.

winu : vino / venko
redi winu : ruĝa vino (verŝajne)
bigi winu : granda venko (verŝajne)

Se vorta kolizio iĝas tro ĝena kompare al la antaŭvidebleco de radiko, la komunumo tute rajtas enkonduki novan vorton, eĉ se ĝi ne estas ligita al la Angla per la Algoritmo. La lingvo apartenas al la komunumo.

# Forigo de latinecaj finaĵoj

Kiel oni diras "exploration"? Eksploratinu? Ne, oni fakte uzas la radikon produktitan per uzo de la Algoritmo sur "to explore", kio donas eksplor/. De tio, oni konstruas eksploru.

La franca kaj la latina aldonis multajn sufiksojn en la Angla, kiujn la Angla rekte uzas, sed ne ĉiam, kaj ne por ĉiuj radikoj. Antaŭe, en la Angla lingvo, oni povus diri "to explorate", sed nun oni nur diras "to explore". Oni tamen ankoraŭ diras "exploration".

Latinecaj finaĵoj -ate -ize -ation -tion -ion -al ĉiam estas forigataj.

Ekestis tro da problemoj pro nekonscio aŭ forgeso de Angla vorto sen tia finaĵo. Iu diris "naturali", sed ĝi devus esti "naturi" pro la ekzisto de "nature", kiu donas "natur/u"... Do estis pli simple aldoni novan regulon: ĉiam forigi ilin.

# 30: Suporta

Godi komu to ti lasti lesonu ofo ti korsu. Ti lesonu ba fuli ritedi wito Langugu. Ali wordpartu bo ti lesonu ba alredi usedi befori. Ifo yu no aha oni wordu, yu kana finda translatu foro ti wordu (bo englisu oro esperantu) wito ti Korpusu (VENONTA).

Onifi, mu (Vanege) wanta tanka yu foro yi worku. Ifo yu reda ti tekstu, ti probabli mena ko yu alredi studa Langugu duringo mori tano teni horu. Ti mena ko yu finda ti langugu somi interesti (bekaso ti gramaru oro bekaso oteri resonu).

Ani langugu, ki no hava komunitu, no reli ba langugu. So, mu wanta aska tingu to yu: do yu wanta helpa maka Langugu mori useda (so mori livi)? Mu tinka ko mori makedi langugu manero Esperantu neda liva. Mu ando somi personu mani lika usa Langugu. Ti ba mani godi tingu, ifo oni kana usa Langugu mori! Ifo yu helpa si mu, ti fuli komunitu wili tanka yu.

Mani maneru foro helpa eksista:

  • Yu kana ga to ti telegrami gropu ando rita (oro speka) wito oteri personu. Maybi yu wili finda newi frindu!
  • Yu kana ga to ti wiku ando ada artiklu. Mu wili korekta. (Notu: ti wiku stili no ba updatedi!)
  • Maka ani tingu, ki yu lika maka, buto ti timi, maka ti wito Langugu! Afteri, maka si mu eya ti, ki yu pi maka!
  • Speka aboto Langugu to oteri personu. Eksampli, yu kana senda linku to ti korsu to esperanti frindu.

Usa langugu ba ti mosti godi maneru foro lerna, buto alsi foro helpa. So, mu hopa ko afteri ti korsu, yu wili usa ti langugu wito si mu!

# #1: Ti verbu "ba"

Yu pi lerna ko ba ba spesili wordu bekaso yu ali timi alowedi no usa ti wordu:

  • yu ali timi ba alowedi = yu ali timi alowedi
  • ti katu ba bigi = ti katu bigi
  • yu ba steleru! = yu steleru!
  • mu ba bo hosu = mu bo hosu
  • problemu ba = problemu

Yu alsi pi lerna ko ba kana sowa (maka eya) twi tingu:

  • Ko ti subyektu hava nesu ofo ti obyektu:

ti katu hava ti nesu of "bigi" | yu hava nesu ofo "steleru" | mu hava nesu ofo "bo hosu"

  • Ko ti subyektu ba reli tingu, ki findeda. Ti timi, oni alsi kana usa ti verbu eksista:

problemu ba = problemu findeda = problemu eksista

Nowi, yu lerna newi tingu: ifo ti wordu ba ba useda foro mena findeda oro eksista, tano ti wordu ba alsi kana putedi justi beforo ti subyektu:

  • problemu ba = ba problemu = problemu
  • Mu lika ko zeri problemu ba = Mu lika ko ba zeri problemu = Mu lika ko zeri problemu

Bo mani langugu, oni puta tingu beforo ti substantivu foro ekspresa ti: "There is x" (EN), "Hay x" (ES), "Il y a x" (FR), "Estas x" (EO)...

So almosti ali personu wito ki mu pi speka hava (bo beginu) problemu foro puta ba bo ti korekti plasu. Ofteni si hu puta ti wordu beforo ti subyektu, buto ki timi ti hapena, oni hava zeri problemu foro aha. So no ba godi resonu foro naalowa ti.

# #2: Somi helpi rotu manero sufiksu

Bo befori lesonu, yu pi lerna ko foro saya -ebl- ofo Esperantu, yu kana saya maka -eda.

kana etedi : manĝebla

Buto somi timi, oni wanta saya ti bo onli oni wordu. Ti timi, oni kana usa ti newi rotu abl/i:

  • abli = ki kana makedi : ebla
  • do ti abli? = do ti kana makedi? : ĉu tio estas ebla?
  • etabli : manĝebla ("edible")
  • etablu : manĝebleco ("edibility")
  • etabla : manĝebligi ("to make edible")
  • hopabli : espereble

Similari, foro ti englisi sufiksu "-less", oni kana saya:

nawito hopu : sen espero ("hopeless")

Ki maneri sama ti oni wordi? Wito ti newi rotu les/i:

  • lesi = ki no hava : senhava
  • hoplesi : senespera ("hopeless")
  • hoplesu : senespereco ("hopelessness")
  • hoplesa : senesperigi ("to make hopeless")

Ti resultu similara rotu ki alredi eksista:

  • fuli : plena ("full")
  • hopfuli : esperplena ("hopeful")
  • hopfulu : esperpleneco ("hopefulness")
  • hopfula : esperplenigi ("to make hopeful")