# Kio estas Langugu?

Langugu estas provo krei pozitivan, diversan kaj tolereman komunumon, kies membroj estas ligataj per inkluziva kaj malferma lingvo.

# Komunumo antaŭ ĉio

La kvalito de lingva komunumo pli gravas ol la grandeco de ĝi. Se vi subtenas rajtojn por minoritatoj kaj por bestoj, kaj se vi akceptas diversecon korpan, mensan, opinian, genran, sekseman, je socia kaj individua nivelo, ni bonvenigas vin.

# Maksimume facila por averaĝa homarano

La lingvo estas farita tiel, ke ĝi estas maksimume facila por averaĝa homarano de la 21-a jarcento. Realisme, por homo kiu aŭdas pri planlingvo, tio estas persono, kun aliro al la interreto, kiu konas almenaŭ bazajn vortojn en la angla lingvo.

# Konservi tion kio funkcias, plibonigi la reston

La gramatiko similas al tiu Esperanto, sed estas tre simpligita, lerninte de pli ol 130 jaroj de uzado. Kio estas malfacila al komencantoj de Esperanto estas forigita aŭ plibonigita per izola gramatiko simile al tiu de kreolaj lingvoj. (Ekzemple: akuzativo ne estas markita, multaj prepozicioj estas kunigitaj, kaj tabelvortoj ne ekzistas.)

# Laŭbezona precizeco

"Laŭbezona precizeco" estas kerna principo. Se oni ne bezonas mencii genron, pluralecon, tempon aŭ alian gramatikan koncepton por esti ĝuste komprenata, oni ne faru. Tio eblas ĉar tiuj konceptoj esprimiĝas per adjektivoj aŭ adverboj anstataŭ per devigaj vortaj fleksioj, kiuj malrapidigas la elpensadon de ĝustaj frazoj.

# Minimuma arbitreco

La granda plimulto de la vortoj venas rekte de la Angla, sed transformitaj per Algoritmo kiu simpligas la paroladon. Tio permesas al Langugu esti pli facila ol multaj konstruitaj lingvoj, ĉar memorendaj vortoj ne estas arbitre elektitaj, sed grandparte diveneblaj. La komunumo ankaŭ ne estas limigata per aŭtoritato, kaj povas mem importi novan vorton se efektiva bezono montriĝas.

Oni kompreneble ĉiam preferas reuzi la aferojn, kiuj jam ekzistas en Langugu, antaŭ ol alporti novan vorton, ĉar tio igas la lingvon pli facila en absoluta vidpunkto, do pli inkluziva.