# La alta arbo - Ti tali tru

Ekzistas valo, kie ĉiuj plantoj vivas harmonie. Tie ekzistas socia regulo, ke planto ne rajtas iĝi pli alta ol tri metrojn. Tio certigas, ke ĉiu planta vivaĵo povas ricevi sufiĉe da sunlumo por bone vivi.

Valeyu eksista ki plasi ali plantu liva harmoni. Ti plasi sosi rulu eksista ko plantu no permiteda bekoma mori tali tano tiri meteru. Ti maka sertani ko ali planti liveru kana nagiva enogi suni ligtu foro godi liva.

Tamen iutage, ventego alportas semon de fora loko. Post iom da tempo, la semo sufiĉe kreskis, por ke oni povu vidi, ke la semo estas de specio de folia arbo, kiu estas tute nekonata en la valo.

Buto oni dayi, mani windu bringa sedu fromo naneri plasu. Aftero somi timu, ti sedu enogi pi growa, foro oni kana eya, ko ti sedu ba ofo spesisu ofo lefi tru, ki noknoweda bo ti valeyu.

En la komenco, la plantaj loĝantoj de la valo feliĉiĝas pri la alveno. Ju pli medio estas diversa je specioj, des pli ĝi povas rezisti kaj adaptiĝi al ŝanĝoj.

Bo beginu, ti planti liveru ofo ti valeyu ba hapi bekaso ti komu. Mori ti habitatu ba diversi bo spesisu, mori ti kana resista ando adapta to modifu.

La nova arbo kreskas kaj kreskas. Sed la nova arbo ne ĉesis kreski antaŭ la limo de tri metroj. Ri tre ŝatas lumon, kaj ĉiam volas pli. Ri komencas krei grandan sistemon de branĉoj kaj folio, por kapti pli da sunlumo.

Ti newi tru growa ando growa. Buto ti newi tru no stopa growa beforo ti limitu ofo tiri meteru. Hu mani lika ligtu, ando ali timi wanta mori. Hu begina maka bigi sistemu ofo branchu ando lefu, foro katcha mori suni ligtu.

Apudaj plantoj diras al la nova arbo: "Bonvolu ĉesi kreski, ni ne plu ricevas sufiĉe da lumo."

Si neri plantu saya to ti newi tru: "Plesi stopa growa, mu no mori kana nagiva enogi ligtu."

La alta arbo respondas: "Se vi volas lumon, kresku. Mi meritas la lumon, ĉar mi kreskis."

Ti tali tru answera: "Ifo yu wanta ligtu, growa. Mu merita ligtu, bekaso mu pi growa."

Sed ne ĉiuj plantoj povas kreski, kaj ne ĉiuj plantoj volas batali por lumo. Bonŝance, tiu arbo estas nur la sola kiu ne respektas la aliajn. La plantoj do decidis ignori ĉi tiun egoisman unuopulon.

Buto no ali plantu kana growa, ando no ali plantu wanta figta foro ligtu. Lukfuli, ti tru ba ti onli ki no respekta ti oteri. So, ti si plantu pi desida ignora ti selferi oni.

Iutage, okazas ŝtormo. Multe da forta vento trairas la valon. Plantoj kune kliniĝas laŭ la ventpuŝoj. La proksimeco de unu kun la alia helpas ilin ne fali. Sed la alta arbo, pro sia alteco, ne povas ricevi helpon. Ri devas sole rezisti al ĉiuj ventpuŝoj, kiuj premas ĉiujn riajn branĉojn samtempe.

Oni dayi, stormu hapena. Mani strongi windu ga trogo ti valeyu. Plantu togeteri inklineda wito ti si windi pushu. Ti nernesu ofo oni wito ti oteri helpa si hu no fala. Buto ti tali tru, bekaso hi talnesu, no kana nagiva helpu. Hu musta aloni resista to ali windi pushu, ki presa ali hi branchu sami timi.

La alta arbo petas helpon: "Helpu min! Mi pensas ke mi baldaŭ falos!".

Ti tali tru aska helpu: "Helpa mu! Mu tinka ko mu soni fala!".

La aliaj plantoj, kiuj ne povas vere helpi, diras: "Malkresku! Malkresku!".

Ti oteri si plantu, ki no reli kana helpa, saya: "Nagrowa! Nagrowa!".

Sed malkresko ne eblas. Kaj fine, la arbo falas.

Buto nagrowa no abli. Endi, ti tru fala.

Post la tempesto, suno revenas. Ĉiuj plantoj povas vidi la trunkon de la alta arbo, kiu nun tute kuŝas sur la tero. Ri mortis, kaj riaj folioj kaj semoj forflugis. Kelkaj plantoj mortis pro la falo, sed almenaŭ nun la loko estas tute kovrata de lumo.

Aftero ti stormu, sunu agani koma. Ali plantu kana eya ti trunku ofo ti tali tru, ki nowi fuli nastanda bo ertu. Hu nalivi, ando hi lefu ando sedu pi naneri fla. Somi plantu nalivedi bekaso ti falu, buto atlesti nowi ti plasu ba fuli koveredi wito ligtu.

# La pura vulpo - Ti puri foksu

Jen juna vulpo. Ria felo tute blankas, kiel valo post freŝa neĝado. Absolute neniu makulo bruna aŭ nigra videblas. En la vulparo, nenio pli puras ol ria felo, kaj ri tre fieras pri tio. Pro tio, ri estas nomata “la pura vulpo”.

Ti plasi ba yongi foksu. Hi furu ba fuli witi, manero valeyu aftero newi snowu. Absoluti zeri stanu browni oro blaki kana eyeda. Bo ti foksgropu, zeri ba mori puri tano hi furu, ando hu mani prodi aboto ti. Bekaso ti, hu nameda "ti puri foksu".

Alvenas vintro. Matene, kiam vulpoj eliras de sia nesto, ili vidas pejzaĝon nekredeble blankan. La junaj vulpoj, kiuj neniam vidis neĝon antaŭe, tuj volas ludi en ĝi. Ili saltas, fosas, ruliĝas. Neĝo estas agrabla kaj amuza.

Winteru koma. Bo morningu, ki timi ali foksu nakoma hi owni nestu, si hu eya landskapu, ki nabelivi witi. Ti yongi si foksu, ki zeri timi befori eya snowu, nawiti wanta playa bo ti. Si hu jumpa, diga, rola. Snowu ba komforti ando amusi.

La junaj vulpoj volas ankaŭ vidi kiel la neĝo ŝanĝis ilian medion. Arbetoj kaj ŝtonegoj, sub neĝtavolo, ne plu distingeblas. Ankaŭ la surfaco de lagoj ne plu videblas. Ĉio blankas, blanke puras, kun pureco komparebla nur al tiu de la pura vulpo.

Ti yongi si foksu wanta alsi eya ki maneri ti snowu pi modifa hi habitatu. Si nabigi tru ando bigi stonu, undero snowi layeru, no mori kana separedi. Alsi ti surfasu ofo laku no mori kana eyeda. Ali tingu ba witi, puri witi, wito purnesu ki similari onli ti ofo ti puri foksu.

Vulpoj ludis ekstere dum la tuta tago. Nokto ekas, kaj la parentoj vokas la junajn vulpojn. Ĉiuj revenas, krom la pura vulpo. Ri esploris tro for. Ri ne plu rekonas la lokon, de kie ri venas. Ri perdiĝis. La aliaj vulpoj serĉas rin, sed pro la blanka pureco de ria felo, ili ne sukcesas.

Si foksu pi playa otsidi duringo ti fuli dayu. Nigtu begina, and ti si parentu kala ti si yongi foksu. Ali koma, eksepto ti puri foksu. Hu pi eksplora eksesi naneri. Hu no mori regona ti plasu, fromo ki hu koma. Hu lostedi. Ti oteri si foksu sercha hu, buto bekaso ti witi purnesu ofo hi furu, si hu no suksesa.

Tute mallumas. La pura vulpo nun nur aŭdas konfuzajn eĥojn. Blekoj de lupoj anstataŭis blekojn de vulpoj. Ri timas. Ria unua dormo ekster la nesto estos timplene malvarma. La vulpo kaŝiĝas kaj buliĝas apud ŝtonego. Espereble, ria netrovebleco ankaŭ funkcios rilate al la lupoj vulpmanĝemaj.

Ba fuli darki. Ti puri foksu nowi onli hera konfusi echu. Howlu ofo wolfu pi replasa howlu ofo foksu. Hu skareda. Hi onifi slepu otsido ti nestu wili ba skarfuli nawarmi. Ti foksu hideda ando baleda neksto bigi stonu. Hopfuli, hi nofindablnesu wili alsi worka bo ti si wolfu, ki lika eta foksu.

Finfine matenas. Lupoj silentas. La pura vulpo devas profiti de la mallonga luma tempo por retrovi sian familion. Bedaŭrinde, eĉ pli neĝis dum la nokto, do ajna spuro estas kovrata. La vulpo bezonas ideon… kaj ri trovas!

Finali ba morningu. Wolfu ba silenti. Ti puri foksu musta profita ti nalongi ligti timu foro finda hi familu. Naluki, eveni mori snowu fala duringo ti nigtu, so ani traku ba koveredi. Ti foksu neda idu... ando hu finda!

Nevideble, per rapida salto, la pura vulpo sukcesas kapti kuniklon. Per siaj dentoj, ri tranĉas la kolon. Sur la mortinta kuniklo, la vulpo ruliĝas, tiel ke ria felo estas kovrita de freŝa ruĝa sango. “Tiel, mi estos videbla!” pensas la vulpo.

Noeyabli, wito fasti jumpu, ti puri foksu suksesa katcha rabitu. Wito hi totu, hu kuta ti neku. Overo ti nalivi rabitu, ti foksu rola selfi, bo maneru ko hu furi fuli koveredi wito freshi redi blodu. "Ti maneri, mu wili eyabli!" ti foksu tinka.

Efektive, post iom da tempo, unu el la familianoj de la vulpo rimarkas ruĝan formon moviĝi en distanco. Sed, vidinte nenion similan, kaj pro la vido de sango multa, la familiano ekfuĝas kaj ekkrias:

Efekti, aftero somi timu, oni fromo ti famili memberu ofo ti foksu notisa redi formu, ki mova bo naneru. Buto, bekaso hu zeri timi eya similari tingu, ando bekaso hu eya mani blodu, ti famili memberu begina eskapa ando saya:

“Fuĝu, estas monstro!”

"Eskapa, ba monsteru!"

# La drako kaj la pando - Ti dragonu ando ti pandu

Proksime de la pinto de alta monto troviĝas kaverno. Drako loĝas sole en ĝi kun sia trezoro. Ri havas multe da oro, juveloj kaj aliaj altvaloraĵoj, kiujn ri prenis de apudaj urboj.

Neri ti peku ofo tali montanu kavernu findeda. Dragonu liva aloni bo ti wito hi tresuru. Hu hava mani goldu, jewelu ando oteri tingu ofo bigi valu, ki hu taka fromo neri si situ.

La drako sentas, ke ankoraŭ mankas al ri aferoj, kaj la apudaj urboj ne plu estas interesaj. Do ri decidas flugi al fora loko por trovi novajn aferojn por aldoni al sia trezoro.

Ti dragonu fela, ko hu stili laka si tingu, ando ti si neri situ no mori interesti. So hu desida fla to naneri plasu foro finda newi tingu foro ada to hi tresuru.

Post longa flugado, la drako finfine trovas urbon. Ĝi estas nekutima urbo, kiu troviĝas en arbaro. Ĉar ĉio estas kaŝata sub la folioj, la drako decidas surteriĝi. Surtere, ri vidas pandon, kiu ŝajne havas neniun timon pro la ĉeesto de drako.

Aftero longi flu, ti dragono finali finda situ. Ti ba nohabiti situ, ki findeda bo forestu. Bekaso ali tingu hideda undero ti si lefu, ti dragonu desida ga to ertu. Bo ti ertu, hu eya pandu, ki semi hava zeri skaru bekaso bu ofo dragonu.

Ri demandas al la pando: "Kie troviĝas la kastelo?"

Hu aska ti pandu: "Ki plasi ba ti kastlu?"

La pando respondas: "Kastelo? Ne ekzistas kastelo ĉi tie."

Ti pandu answera: "Kastlu? Kastlu no eksista ti plasi."

La surprizita drako demandas: "Kie do vi konservas viajn valorajn aferojn? Ĉu vi havas bankon aŭ eĉ simplan deponejon?"

Ti surprisedi dragonu aska: "So ki plasi si yu kepa yi vali si tingu? Do yu hava banku oro eveni simpli putplasu?"

La pando diras: "Ne, ne. Ni ne havas tian aferon."

Ti pandu saya: "No, no. Si mu no hava ti tipu ofo tingu."

La drako estas videble konfuzita. La pando pludiras: "Ni ne konservas. Ĉio, kion ni bezonas jam troviĝas ĉirkaŭe."

Ti dragono ba eyabli konfusedi. Ti pandu saya mori: "Si mu no kepa. Ali tingu, ki si mu neda alredi findeda arondi."

La pando diras: "Mi nun malsatas, do mi kolektis bambuon. Ĉu vi ŝatus manĝi kun mi?". La drako, kiu estas laca pro sia longa vojaĝo, akceptas. La pando ĝojas, kaj diras "Se vi bezonas ion, simple petu. Tiel aferoj funkcias ĉi tie."

Ti pandu saya: "Mu nowi wanta eta, so mu pi kolekta bambu. Do yu wanta eta wito mu?". Ti dragonu, ki ba tiredi bekaso hi longi travelu, aksepta. Ti pandu ba hapi, ando saya "Ifo yu neda tingu, simpli aska. Ali tingu worka ti maneri ti plasi."

Ili manĝas bongustan bambusupon kaj parolas dum longa tempo. La pando, kiu estas tre amika, rakontas multe pri sia vivo. Ankaŭ ri havas solecan vivon.

Si hu eta tasti bambsopu ando speka duringo longi timu. Ti pandu, ki ba mani frindi, saya mani aboto hi livu. Alsi hu hava aloni livu.

La drako fine diras: "Mi nun devas foriri".

Nabegini, ti dragonu saya: "Mu nowi musta nakoma".

"Ĉu jam?" diras la pando.

"Do alredi?" ti pandu saya.

"Jes, mi bezonas protekti mian trezoron."

"Yeso, mu neda protekta mi tresuru."

La pando alproksimiĝas al la drako, kaj donas al ri longan brakumon. "Kion signifas tio?" diras la drako, kiu neniam ricevis brakumon antaŭe. "Ĝi estas maniero montri ke mi ŝatis ĉi tiun momenton kun vi. Ĉu vi ŝatus provi?"

Ti pandu koma neri to ti dragonu, ando giva to hu longi hugu. "Ti mena ki?" ti dragonu saya, ki zeri timi befori nagiva hugu. "Ti ba maneru maka eya ko mu pi lika ti momentu wito yu. Do yu wanta tra?"

La drako metas siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ la pando, kaj ekmovas siajn flugilojn. "Kion vi faras nun?" demandas la pando.

Ti dragonu puta hi si strongi armu arondo ti pandu, ando begina mova hi si owni wingu. "Yu maka ki nowi?" ti pandu aska.

"Mi alportas vin al mia kaverno, ĉar vi estas mia trezoro."

"Mu bringa yu to mi kavernu, bekaso yu ba mi tresuru."

# Okrulo la okra paguro - Okreru ti okri hermitkrabu

Ekzistas plaĝo kie multaj belaj paguroj loĝas. Ĉiu paguro portas ŝelon, kiu venas de mortinta ŝelbesto. Kelkaj ŝeloj estas nur blankaj, kelkaj ŝeloj estas multkoloraj. Unu paguro havas okran ŝelon. Pro tio, la paguro nomiĝas Okrulo. La ŝelo ne estas tre speciala, sed Okrulo tre ŝatas ĝin.

Bechu eksista ki plasi mani preti hermitkrabu liva. Ali hermitkrabu wera shelu, ki koma fromo nalivi sheli animalu. Somi shelu ba onli witi, somi shelu ba mani kolori. Oni hermitkrabu hava okri shelu. Bekaso ti, ti hermitkrabu nameda Okreru. Ti shelu no ba mani spesili, buto Okreru mani lika ti.

Ĉiujare okazas granda ceremonio. Preskaŭ ĉiuj paguroj iras al ĝi. Ĝi estas la ceremonio de ŝela interŝanĝo. Laŭ tradicio, ĉiu paguro donu sian ŝelon al paguro, kiu havas unu jaron malpli. Tiel, la komunumo reuzas bonajn ŝelojn. Paguroj ankaŭ ŝatas provi novajn domojn.

Ali yeri bigi seremonu hapena. Almosti ali hermitkrabu ga to ti. Ti ba ti seremonu ofo sheli ekschangu. Bo traditu, ali hermitkrabu musta giva hi owni shelu to hermitkrabu, ki hava oni yeru namori. Ti maneri, ti komunitu agani usa si godi shelu. Hermitkrabu alsi lika tra newi hosu.

Sed Okrulo, ri ne ŝatas. Okrulo ne partoprenis la ceremonion dum tri jaroj. Ri pensas: "Mia ŝelo estas perfekta. Ĝi estas parto de mi. Ĝi estas la mia."

Buto Okreru, hu no lika. Okreru no partisipa ti seremonu duringo tiri yeru. Hu tinka: "Mi shelu ba perfekti. Hu ba partu ofo mu. Hu ba mi."

Post kelkaj monatoj, Okrulo esploras submaran monton. Subite, Okrulo trovas malvivan ŝarkon. Ĝi ŝajnas bongusta. Neniu viandomanĝa besto troviĝas apude por konkuri. Tia ŝanco okazas nur unufoje en pagura vivo. Okrulo diras: "Abunda manĝaĵo! Mi manĝos ĉion!"

Aftero somi montu, Okreru eksplora underwateri montanu. Sudeni, Okreru finda nalivi sharku. Hu sema tasti. Zeri flesheteri animalu findeda neri foro kompeta. Ti tipu ofo luku hapena onli oni timi bo hermitkrabi livu. Okreru saya: "Mani mani etu! Mu wili eta ali tingu!"

Okrulo komencas manĝi. Ri manĝadas. Ri sentas, ke ri povas pli kaj pli malfacile moviĝi. Sed ri daŭre manĝas.

Okreru begina eta. Hu eta ando eta. Hu fela, ko hu kana mori ando mori naesi mova. Buto hu kontina eta.

Subite, la okra ŝelo de Okrulo rompiĝas. Ri vidas sian domon forfali je multaj pecoj. Ĝi estis tro eta. "Ne! Mia ŝelo! Mia domo!"

Sudeni, ti okri shelu ofo Okreru breka. Hu eya hi hosu fala naneri bo mani partu. Ti pi ba eksesi nabigi. "No! Mi shelu! Mi hosu!"

La senŝela paguro panikas. Paguro bezonas fortikan ŝildon por protekti sian malfortikan kaj bongustan abdomenon. Kaj viandomanĝaj bestoj venas. Tuja solvo estas bezonata por ne morti.

Ti shellesi hermitkrabu panika. Hermitkrabu neda resisti shildu foro protekta hi naresisti ando tasti abdomenu. Ando flesheteri animalu koma. Nawiti solvu nededa foro no stopa liva.

"Ŝajne mi ne plu havas alian eblon." Kaj la senŝela paguro eniras apudan plastan botelon. La botelo ne estas komforta. La botelo estas ankaŭ tre rimarkebla.

"Semi mu no mori hava oteri ablu." Ando ti shellesi hermitkrabu ga insido neri plastiki botlu. Ti botlu no ba komforti. Ti botlu ba alsi mani eyabli.

"Eble se mi kaŝas min inter la rubaĵoj, oni ne rimarkos min."

"Maybi ifo mu hida mu betweno ti trashu, oni no wili notisa mu."