# Kiel la finaĵoj por la vortotipoj en Langugu estis elektitaj
Kiel Esperanto, Langugu havas finaĵojn, kiuj indikas la vortotipon (substantivo, verbo …) de vorto. Sed malkiel en Esperanto, en Langugu, ĉiuj vortoj (krom propraj nomoj kaj interjekcioj) portas tian finaĵon.
# La vortotipaj finaĵoj en Langugu:
- -i : adjektivoj kaj adverboj (godi : bona, bone)
- -u : substantivoj (katu : kato)
- -a : verboj (lika : ŝati, ŝatas)
- -o : prepozicioj kaj aliaj (danko : danke al)
En ĉi tiu artikolo, mi klarigos kial mi elektis kiun finaĵon por kiu vortotipo.
# La tri plej oftaj vokaloj en lingvoj en la mondo
Se oni rigardas la plej oftajn vokalojn sonojn en lingvoj de la mondo:
- i : 92% de lingvoj
- u : 88%
- a : 86%
- e : 61%
- o : 60%
Okazas granda falo de a (86%) al e (61%). Tio estas ĉar multaj lingvoj havas nur tri vokalojn. Tiuj tri vokaloj preskaŭ ĉiam estas i, u kaj a, ĉar ili estas la vokalaj sonoj, kiuj plej malsimilas de la aliaj laŭ la vokala trapezo.
# La plej oftaj vortotipoj
La plej oftaj vortotipoj en la Angla kaj en Langugu estas : substantivoj, verboj kaj modifiloj (adjektivoj, adverboj kaj similaĵoj kun priskriba valoro). Mi do decidis uzi la plej distingeblajn vokalojn (i, u kaj a) por ili. Tiel oni povas aŭde pli facile distingi la plej oftajn vortojn.
# -i por modifiloj
En la Angla, adjektivoj ofte finiĝas per “-y”, kaj adverboj ofte finiĝas per “-ly”. Tiuj sufiksoj estas produktivaj (oni povas krei novajn modifilojn per ili).
Langugu celas esti bone rekonebla de iu kiu konas la Anglan je baza nivelo, do uzi la finaĵon -i por modifiloj estas la plej bona elekto.
- mani : “many” / “very”
- reli : “really”
# La malplej ofta vokala litero en la Angla
https://en.wikipedia.org/wiki/Letter_frequency
La litero u estas tre malmulte uzata en la Angla kompare al la aliaj vokalaj literoj. Pro la algoritmo, tio ankaŭ okazas en Langugu, se oni ne konsideras la finaĵojn de vortoj.
Pro tio, la litero u estas tre bona finaĵo. Ĉar oni povas per ĝi facile aŭdi kiam vorto finiĝas. Efektive: se oni aŭdas u, estas pli granda ŝanco ke vorto finiĝas, ol se oni aŭdus e.
# -u por substantivoj
La vortordo en Langugu estas SVO (Subjekto Verbo Objekto) kaj OSV. Foje, ĝi estas SV kiam Objekto ne estas uzata. Rezulte, verboj pli ofte troviĝas en fino de frazo ol substantivoj. Dirite alimaniere, substantivoj pli ofte troviĝas antaŭ alia vorto ol verboj.
Ĉar la litero u permesas pli facile aŭdi kiam vorto finiĝas, estas pli utile doni ĝin al substantivoj.
Vortoj je la fino de frazo (pli ofte verboj ol substantivoj) ne bezonas tiun helpon, ĉar oni scias ke la vorto finiĝis ĉar la parolanto ne plu parolas.
# -a por verboj
-a estas la lasta facile distingebla vokalo (el a, u kaj i), kaj la verboj estas la lasta el la tri pli oftaj vortotipoj (el modifiloj, substantivoj kaj verboj).
Ne vere ekzistas plia kialo. Mi legis kiam mi studis Pandunia ke -a estas la plej ofta vokalo por verboj en lingvoj de la mondo, sed mi ne havas fonton por tio.
Oni povas memori ke la finaĵo estas -a, ĉar -a estas por ago / “action”.
# -o por prepozicioj kaj specialaj vortoj
En Langugu, prepozicioj ne estas fermita klaso. Oni povas krei novajn se oni trovas ilin oportunaj. Ili pli malpli sekvas tiun modelon:
- spito : malgraŭ / “in spite of”
- bako : malantaŭ / “in the back of”
- tanko : danke al / en danko al / “(with) thanks to”
La eblo krei novajn prepoziciojn postulas la uzon de finaĵo. Mi uzis -o, ĉar -e ne estas uzinda (legu la parton pli sube).
Estas ankaŭ oportune uzi -o por specialaj vortoj kiel do (ĉu “do”), so (do “so”) kaj no (ne “no”), ĉar ili tute aspektas kiel la Anglaj vortoj.
# Kial ne uzi -e
Ekzistas du grandaj kialoj:
- La litero e jam estas tro uzata.
Vidu la supran grafikaĵon, kiu montras ke 13% de la literoj de teksto en la Angla estas e. Tiu troĉeesto estas iom konservita post uzo de la algoritmo. Uzi la literon/sono e en la fino de vorto do ne estas la plej bona elekto por aŭdi finon de vorto.
- e povus esti konfuzita kun la faciliga ŝvao.
La faciliga ŝvao estas la ideo ke se oni ne povas facile elparoli plurajn konsonantojn apude, oni povas elparoli ŝvaon (ə) inter ili. Oni do povas elparoli etplasu (manĝejo) kiel /etplasu/ aŭ /etəplasu/ (aŭ /etəpəlasu, aŭ /etpəlasu/).
Ŝvao estas la plej centra vokala sono, ĝi estas relative facile lernebla. (Ĝi ankaŭ estas la plej ofte uzata vokala sono en la Angla). Sed en multaj lingvoj, ĝi estas skribata per e, kaj en aliaj, ĝi estas alofona al e (ambaŭ sonoj havas la saman signifon).
Rezulte, kelkaj homoj ne povas (en la komenco) aŭdi aŭ elparoli diferencon inter e kaj ə. Sed tio ne estas granda problemo se vorto ne povas finiĝi per -e. Tiel, eĉ se oni miselparolas ə aŭ misaŭdas e, oni scias ke la vorto ne finiĝis.