Ĉi tiu paĝo listigas la ĉefajn plibonigojn de Langugu kompare al Esperanto. Kompreneble, se oni komparus al la Angla, la listo estus multege pli granda.

# Algoritmo

  • La vortoj estas jam rekoneblaj, ĉar ili venas de bazaj anglaj vortoj post uzo de algoritmo. La angla estas la lingvo, kiun ĉiuj kiuj uzas la interreton iom konas. Oni reuzu tion, kion homoj jam scias.

godi dogu : "good dog"
hapi newi yeru : "happy new year"
do yu speka ti langugu? : "do you speak the language?"

  • La vortoj estas pli facile memoreblaj, ĉar oni povas facile rekrei ilin uzante la algoritmon en onia kapo.

Paroli "to speak" iĝas speka ĉar kiam pluraj vokalliteroj sekvas unu la alian ("ea"), oni konservas nur la unuan ("e") (kaj verboj finiĝas per -a).
Tomato "tomato" iĝas tomatu ĉar vokalliteroj en la fino malaperas (kaj substantivoj finiĝas per -u).

  • La vortoj kiuj mankas estas facile aldoneblaj per la algoritmo, sen bezoni aprobon de iu aŭtoritato.

Por la kronviruso, oni simple uzu la algoritmon sur la anglan vorton "coronavirus": koronavirusu. Ne estos debato pri la ĝusta vorto. Ĉiuj komprenos la vorton kaj konsentos ĉar la algoritmo estas objektiva.

  • La algoritmo havas nur 11 regulojn. Tio permesas ne esti blokita pro mankanta vorto en konversacio, ĉar oni povas tre rapide uzi la algoritmon por traduki anglan vorton.

Lerni la anglan (kion homoj jam faras pro lernejoj), rekte helpas paroli Langugu flue, ĉar Langugu reuzas multajn bazajn vortojn de la Angla. Sed entute, lerni Langugu estas multe pli rapide ol lerni la anglan.

  • La algoritmo kontribuas al malaltigi la kvanton de arbitreco. Ĉia formo de arbitra neantaŭvidebla elekto estas minimumigita en la lingvo.

Planlingvoj kiuj uzas plurajn lingvojn kiel fontojn estas malpli facilaj, ĉar lernantoj ne povas antaŭvidi de kiu lingvo vorto venas. En tia planlingvo, ĉiu vorto estas rezulto de arbitra aŭtora elekto, kio postulas plian laboron al la lernanto.

Kiam vorto aŭ gramatika punkto de planlingvo ne venas de aŭtora decido, sed de objektiva afero (algoritmo, aŭ komunaj ecoj de kreolaj lingvoj), uzantoj de la lingvo povas pli facile posedi la lingvon, ĉar ili povas sammaniere riĉigi ĝin sen atendi aprobon de aŭtoro. Ĉiu minoritato (ekzemple socia aŭ genra) povas aldoni vorton kiun ĝi bezonas, sen atendi preskriban eliton kiel akademion, kiu ne povas realisme bone kompreni kaj reprezenti grandan kaj diversan parolantaron.

Dek arbitraj reguloj de algoritmo estas multe pli memoreblaj ol miloj da vortoj arbitre elektitaj.

Ĝenerale, arbitreco estas malbona por permesi al planlingvoj adaptiĝi al sociaj bezonoj. Ekzemple, kelkaj homoj malakceptas vortojn kiel "ri" kaj "-iĉ-", ĉar ili konsideras pronomojn kaj afiksojn kiel fermitajn klasojn (kiuj ne rajtas enhavi novajn vortojn). En praktiko, tia arbitra preskribemo kontribuas al la subpremo de sociaj grupoj, kio ne estas dezirinda en lingvo, kiu provas esti la plej alirebla por averaĝa homarano.

En ĉi tiu dokumento, vi vidos ke Langugu provas maksimume forigi kaj limigi la arbitrajn decidojn en Esperanto. Ekzemple, Langugu forigas la modojn, korelativojn, participojn, kaj malfermas la prepoziciojn. Estas pli liberige kaj pli facile reuzi gramatikajn konceptojn, kiel adverbojn, verbojn, kaj subfrazojn.

# Literoj

  • La alfabeto ne uzas ĉapelitajn literojn, kiujn multaj homoj ne povas rekte tajpi sen prepari ion unue. (Kio foje malkuraĝigas homojn provi Esperanton.)

# Sonoj

  • La sonoj ne havas /ĵ/ [ʒ] (sole) kaj /ĥ/ [x], kiuj estas maloftaj en lingvoj.

Ili estas en 16% kaj 19% de lingvoj respektive.

  • La sonoj malfacilaj permesas multajn alofonojn, ekzemple [r] estas farebla angle, hispane, france, japane, germane, japane, eĉ kiel "l".

R-sonoj estas malfacile lerneblaj. Malpermesi diversajn realigojn de r nur igus la lingvon pli malfacila por multaj homoj. Oni ĉiuokaze ne povas konfuzi /r/ kun /ĥ/, ĉar tiu lasta ne ekzistas. Oni povus konfuzi /r/ kun /l/, sed la nombro de okazoj kie vorto malsamas de alia vorto nur per r aŭ l estas malgranda. Kunteksto ĉiam helpas, kaj okaze de reala problemo, oni povus uzi alian vorton per uzo de la algoritmo sur sinonimo, aŭ per derivado.

  • Du konsonantoj troviĝas apude iomete malpli ofte ol en Esperanto. La lingvo estas do iom pli facile elparolebla.

La plej oftaj kaj bazaj vortoj de la angla estas uzataj por la algoritmo. Se oni uzus pli maloftajn sinonimojn, oni povus havi lingvon kun malmulte da apudaj sonoj, sed la lingvo estus pli arbitra kaj malpli rekonebla. Ĉiuokaze, la lingvo enhavas solvon:

  • Se oni ne povas facile elparoli du konsonantojn apude, oni povas meti la sonon [ə] inter la konsonantoj. Tio nomiĝas la helpa ŝvao.

Ekzemple, mu speka englishu povas esti dirata kiel mu səpeka enəgəlishu.

  • La helpa ŝvao permesas facile adapti nombron de silaboj en kantado.
  • Vortoj ĉiam finiĝas per vokalo, do elparoli ilin estas pli facile. Tio ankaŭ helpas scii kiam vorto finiĝas.

# Vortoj

  • Oni bezonas lerni malpli da bazaj radikoj kaj vortoj.

plasu : ejo / loko
gropu : aro / grupo
hava : havi / posedi
geta : ekhavi / akiri / ricevi
mori lika : preferi (plie ŝati)
fuli godi : perfekta (tute bona)

  • Multaj vortoj havas pli larĝan signifon, kio malaltigas la nombron de vortoj, kiuj estas bezonataj por baza esprimado.

mani : multe / tre / ege
knowa : koni / scii
aska : demandi / peti
reli : reala / vera
fuli : tute / plene

La lingvo ne perdas en precizeco, ĉar tre ofte la precizeco ne estas utila ĉar kunteksto sufiĉas. Se oni vere bezonas la detalojn, oni povas klare esprimi ilin per aldonaj vortoj. La lingvo ne devigas pripensi informojn kiuj ne ĉiam estas utilaj.

  • Se oni bezonas precizecon aŭ detalon, anstataŭ lerni tute novan vorton, oni reuzas aliajn vortojn.

fuli knowa : scii (tute 'koni')
somi knowa : koni (iom 'koni')

  • La afikso por mal- na- estas pli ofte uzata.

nabuya : vendi
nastanda : kuŝi
nawisi : stulta
nawati : tuje

  • Ĝenerale, reuzado de radikoj estas pli vasta ol en Esperanto.

# Substantivoj

  • Ĉiuj substantivoj finiĝas per -u, sed ankaŭ ĉiuj vortoj kiuj finiĝas per -u estas substantivoj. (En Esperanto, ekzistas vortoj kiel do, pro, kiuj ne estas substantivoj. Tutnovaj komencantoj povas misinterpreti ilin.)

  • La finaĵo de substantivoj (-u) uzas la vokalan literon kiu malplej oftas en la Angla. Plie, substantivo estas la plej ofta vortotipo en Langugu. Rezulte, la finaĵo tre ofte helpas aŭdi kiam vorto komenciĝas kaj finiĝas.

# "Akuzativo"

  • La akuzativa formo de substantivoj (kaj adjektivoj) ne ekzistas. La vortordoj SVO (Mi volas pomon) kaj OSV (Mi volas pomon, kiun vi havas) sufiĉas.

La akuzativa finaĵo estas redunda informo kun la vortordo. Ne estu du manieroj por esprimi la saman aferon, ĉar tiam homoj aŭ hezitas, aŭ uzas unu manieron sed forgesas la neforgesendan alian. Ĉiuj lingvoj ekhavas preferan vortordon (eĉ tiuj, kiuj havas akuzativon), do oni prefere uzi la vortordan informon.

Rezulte, ne plu eblas fari erarojn kie oni forgesas uzi ĝin, aŭ kie oni uzas ĝin kiam oni ne devas. Respekti la vortordon sufiĉas. Mi ŝatas kato. Vi estas bonan*.

  • Oni ne povas uzi nekutimajn vortordojn, kiuj malfaciligas rapidan komprenadon.

Volas min vi estas poezia, sed ekzistas aliaj manieroj fari lingvan arton, kiuj ne malhelpas komprenadon. Se oni volas emfazi vorton, oni prefere reuzas simplan metodon kiel aldonon de adjektivo.

  • Oni ne povas forgesi aldoni ĝin al apudaj adjektivoj.

Adjektiva kongrueco estas nenatura por multe da homoj. Aĉas ke frazo kiel Mi vidas bela katon estas konsiderata malĝusta. La informo pri rekta objekto jam troviĝas en la vortordo kaj en la -n de kato. Se io estas komprenebla de parolantoj de helplingvo, ĝi devus esti gramatike ĝusta en tiu helplingvo.

  • Oni ne havas markilon kiu havas tro da malsamaj funkcioj.

-n estas nomata akuzativa finaĵo, sed ĝi fakte havas multe pli da funkcioj ol montri rektan objekton. Ofte, ĝi funkcias kiel anstataŭo al prepozicio kiel dumen (kelkaj funkcioj). Sufiĉe freneze, ĝi ankaŭ povas indiki "atingon" de loko, kaj tiam ĝi estas aldonebla al lokaj adverboj (Mi iras arbaren). Ĉiuj aldonaj funkcioj de -n, kiuj estas utilaj, povas esti anstaŭataj per prepozicioj. Entute, la akuzativa finaĵo aldonas nenion, kion la jama gramatiko jam povas doni.

Neniam estas dezirinde kiam markilo miksas malsamtipajn funkciojn, ĉar tiam lernanto ne tuj scias por kiu funkcio la markilo estas uzata.

# "Pluralo"

  • La plurala finaĵo -j ne ekzistas. Kunteksto kaj adjektivoj ofte sufiĉas por havi informon de pluraleco (kiam ĝi gravas), do devigi uzi pluralan finaĵon ĉefe donas eblojn erari per nekongruaj frazoj.

katu : kato / katoj
oni katu : unu kato
twi katu : du katoj
mani katu : multaj katoj
ali katu : ĉiuj katoj

Rezulte, eraroj kiel tri kato* aŭ ili estas bela* gramatike ne eblas. Oni ne bezonas relegi sin por kontroli nombran kongruecon.

Se precizeco utilas, pluraleco povas esti rapide indikita per la adjektivo si: si katu : katoj

  • Same, ne plu ekzistas adjektiva kongrueco.

Eraro kiel multa katoj* ne eblas. Oni ne malfaciligu la kreadon de frazoj per reguloj kiuj devigas atenti pri pli da informoj ol estas bezonate por esti komprenata.

# Pronomoj

  • Pronomoj estas substantivoj, do ili uzas la finaĵon de substantivo (ne la finaĵon de infinitiva verbo).

mu : mi
yu : vi

  • Por la tria persono, unu pronomo sufiĉas: hu. Ĉiam mencii genron estas nek oportuna, nek dezirinda se oni zorgas pri egaleca traktado de ĉiuj.

hu : li / ŝi / ri / ajna vivaĵo

Por nevivaĵoj, agoj kaj konceptoj, oni normale uzas ti + nedevigata substantivo (pli da informoj pli sube)

  • Por "pluralaj" pronomoj, oni uzas la adjektivon de pluraleco si.

si mu : ni
si yu : vi
si hu : ili

si ankaŭ povas esti metita post la koncernata substantivo)

La informo de pluraleco ne estas devigata, do estas tute ebla uzi yu por plurala vi

  • La informo de refleksiveco en la tria persono ne estas devigata per pronomo kiel si. Kunteksto tre ofte sufiĉas por scii ĉu pronomo estas uzata refleksive aŭ ne. (Se oni menciis nur unu personon ĝis nun, la pronomo estas tre verŝajne uzata refleksive.)

hu hera hu : ri aŭdas rin / ri aŭdas sin

  • Se oni volas esti pli preciza pri refleksiveco, oni povas aldoni adjektivon aŭ uzi alian substantivon.

hu hera hu selfi : ri aŭdas sin
hu hera hu oteri : ri aŭdas rin
(Adjektivo plej kutime estas antaŭ la vorto al kiu ĝi rilatas, sed tio ne estas strika regulo (pli da informoj pli sube))

  • Pronomo por oni ne ekzistas, ĉar ĝi estas ege redunda kun aliaj aferoj. Oni uzas la adjektivon/nombron oni (unu) kun nedeviga substantivo.

oni : oni / iu / unu

  • Rezulte, pri pronomoj, la radikoj mu, yu kaj hu sufiĉas. Ili estas normalaj substantivoj, kio estas malfermita klaso (Do neniu povas plendi pri pronomo kiel "ri".). Por precizigi inecon, iĉecon aŭ alian genron aŭ socian aspekton, oni povas uzi adjektivon aŭ alian substantivon.

# Difiniloj

  • La artikolo la ne ekzistas.

En Esperanto la estas malfacilega afero (fonto 1, fonto 2, fonto 3). Ĝi donas informon, kiu ne ĉiam estas utila. Ĝi havas tro da funkcioj, el kiuj kelkaj estas redundaj. Ĝi foje aldonas neantaŭvideblajn signifojn kiel en "la luno" kaj "la patro", kiuj ne estas nur "la" kun substantivo. Eĉ inter spertaj parolantoj de Esperanto, ĉiu uzas "la" iom malsame, ĉefe pro influo de denaska lingvo.

  • Por diri ke oni parolas pri specifa afero, oni nur unu difinilon: la adjektivon ti.

ti katu : tiu kato / ĉi tiu kato / ĉi tiu kato / ĉikato / la kato

La angla havas devigatan informon pri proksimeco aŭ konateco per "this" aŭ "that". Tiu dunivele distingo estas malfacile instruebla (ĝi vere ne simple temas pri proksimeco), kaj ĉiu lingvo konsideras malsame kio estas sufiĉa por uzi iun formon aŭ la alian. Oni devas konsideri multe da aferoj, por io kio ne ĉiam estas utila. Kelkaj lingvoj kiel la franca kaj la germana ne ĉiam devigas tiun informon.

Ekzistas multaj metodoj por indiki proksimecon se tiu informo estas utila. Voĉe, oni povas insisti per gesto, skribe, oni povas aldoni ti plasi se oni parolas pri loka proksimeco, aŭ simple aldoni la adjektivon neri.

ti katu ti plasi : ĉi tiu (loke proksima) kato
ti si neri katu : ĉi tiuj proksimaj katoj

# Adjektivoj kaj adverboj

  • Adjektivoj kaj adverboj, nomataj modifilojn, ĉiam finiĝas per -i. Aldoni modifilon estas la ĉefa maniero aldoni detalon.

Esperanto havas plurajn arbitrajn regulojn rilate al la uzo de -e-a. Ekzemple, se modifilo staras sole, oni devas uzi -e, eĉ se oni fakte priskribas ion. Se oni priskribas agon aŭ verbon per estas, oni devas uzi -e. Sed se oni priskribas la saman aferon per tio kun estas, oni devas uzi -a. Sed ankaŭ ekzistas malkonsentoj inter spertaj Esperantistoj pro la ekzisto aŭ ne de subkomprenita substantivo.

Per unika finaĵo por modifiloj, multaj eraroj ne estas eblaj:
aŭskulti muzikon estas komfortiga*
estas agrabla ke vi vizitis min(*)
bona!*

Realeco kaj vortordo sufiĉas por scii ĉu modifilo estas uzata ajektive aŭ adverbe. Same kiel por la neekzisto de la akuzativa finaĵo, oni profitas de la pozicia informo. Oni plejofte metas la modifilon antaŭ la vorto, al kiu ĝi rilatas. Por adverboj, la pozicio estas tre libera.

mu fasti hava rabitu : mi rapide havas kuniklon
mu hava fasti rabitu : mi havas rapidan kuniklon
mu hava rabitu fasti : mi havas kuniklon rapide
fasti mu hava rabitu : rapide mi havas kuniklon
fasti nagodi : rapide malbona

  • Ĉiuj vortoj kiuj finiĝas per -i estas modifiloj.

Multaj oftaj adverboj en Esperanto ne finiĝas per -e (ankoraŭ, nur, preskaŭ, pli, multaj tabelvortoj...) Tio malfaciligas la lernadon de la vortotipo de tiuj vortoj sen bona kialo. Ekzemple, kelkaj lernantoj diras ion kiel "Mi volas pli amikon."

  • Nombroj estas ĝuste konsiderataj kiel adjektivoj do modifiloj, do ili finiĝas per -i.

zeri katu : nul kato / neniu kato
oni katu : unu kato
twi katu : du katoj

  • Modifiloj neniam ŝanĝiĝas. Nenia -j-n. La informo jam troviĝas en la kunteksto aŭ en apudaj modifiloj.

Neniu dubo ĉu vorto kiel unujkelka estas ĝusta.

# Verboj

  • Verboj havas unikan finaĵon: -a. Ĉiuj vortoj, kiuj finiĝas per -a, estas verboj.

  • Ĉiuj verboj estas uzeblaj transitive. Do oni ne bezonas lerni ĉu verbo estas transitiva.

Kiam Esperanta netransitiva verbo estas tre ofte uzata kun la sama prepozicio, oni povas facile imagi tiujn verbojn transitivaj sen la prepozicio.

mu worka mi proyektu : mi laboras pri mia projekto
mu kra mi katu : mi ploras pri mia kato
hu figta nafrindu : ri batalas kontraŭ malamiko

Kiam oni povas facile imagi agon al io, kio rilatas al la radiko, ne indas malpermesi uzi la verbon tiel.

mu watera ti floweru : mi akvumas la floron
mu inka ti paperu : mi metas inkon sur la paperon

  • Verboj ne havas internan transitivecon (aŭ netransitivecon).

Kelkaj vortoj povas esti uzata preskaŭ ĉiam transitive aŭ netransitive, sed tio ne signifas ke ili ĉiam devas esti. La ĉeesto de objekto estas preskaŭ ĉiam sufiĉa indiko de transitiveco.

ti kaku burna : la kuko brulas
ti ovenu burna ti kaku : ti forno bruligis la kukon
tomatu growa : tomatoj kreskiĝas
mu growa tomatu : mi kreskas tomatojn

Tio helpas malaltigi la nombrojn de duoblaj verboj en Esperanto, kiuj malsamiĝas nur de transitiveco:

ti filmu starta : la filmo ekas
mu starta filmu : mi komencas filmon
ti no kana! : tio ne eblas!
mu kana swima : mi povas naĝi

Por pli da precizeco, oni povas aldoni -ed--er- al la verbo, kio indikas direkton de la ago (pli da informoj troîgas pli sube).

  • La verbo esti estas mallonga, kaj ne estas devigata.

yu ba nisi / yu nisi : vi estas afabla / vi afablas
katu ba undero tablu / katu undero tablu : kato estas sub la tablo
yu ba steleru! / yu steleru! : vi estas ŝtelisto!

Multaj lingvoj ne havas aŭ ne devigas la uzon de priskriba aŭ ekzista esti. En multaj okazoj, estas oportune ne uzi ĉi tiun verbon. En Esperanto, la longeco de estas estas ĝena. Pro la natura emo al koncizeco, stataj verboj el adjektivoj iĝas preferataj. ("Vi belas" anstataŭ "Vi estas bela".) Tiuj novaj stataj verboj verŝajne ne facile aperos en Langugu ĉar "Yu ba bigi" jam koncizas, kaj diri "Yu bigi" jam eblas.

# Voĉoj

  • Por indiki ke subjekto ricevas agon (kiel en pasiva voĉo), oni simple uzas verbon kun -eda.

Katu kila : Kato mortigas
Katu kila fishu : Kato mortigas fiŝon
Fishu kileda : Fiŝo estas mortig(a/i)ta
Fishu kileda katu : Fiŝo estas mortig(a/i)ta de fiŝo

Komparu tion al Esperanto, kie oni devas 1) aldoni la verbon esti, 2) konjugacii ĝin laŭ tempo aŭ modo, 3) uzi participon kiu devigas informon pri aspekto (ita se la ago estas finiĝinta, ata se okazanta), 4) aldoni la prepozicion de se oni volas montri la aganton.

En Langugu, oni ne bezonas lerni plian gramatikaĵon. La pasiva formo estas kvazaŭ oni uzas alian verbon, kiu finiĝas per -eda, kiu diras ke la subjekto estas la ricevanto de ago.

  • Oni povas uzi -eda anstataŭ -iĝ- kiam ĝi estas uzata por indiki ke la subjekto ricevas agon.

Doru naopeneda : Pordo estas fermata / Pordo fermiĝas
Wordu useda : Vorto estas uzata / Vorto uziĝas

Multaj Esperantistoj miskomprenas verbojn kun -iĝ-: ili kredas ke ĝi uziĝas nur kiam la aganto kaj la agato estas la sama afero. Multaj ekzemploj kie la subjekto de -- ne faras la agon mem (aŭ la si mem) troviĝas en Esperanto. Kaj ĉi tiu funkcio estas parte redunda al la pasiva formo. Kiel en la superaj ekzemploj, kaj tia konstruaĵo ŝajne oftiĝas koncizeco.

Se oni volas diri ke la aganto agas al si mem, oni ne bezonas ŝanĝi la verbon, oni povas aldoni objekton kiu referencas la subjekton, aŭ la adjektivon selfi.

Doru naopena ti selfi / Doru klosa selfi : Pordo fermas sin

  • Kelkaj verboj, kiuj estas aŭ transitivaj aŭ netransitivaj depende de kunteksto, ne ĉiam estas klaraj kiam objekto ne ĉeestas. Tiam, oni povas uzi -eda kaj -era por precizigi direkton. -era uzas la signifon kiun la verbo klare havus se objekto ĉeestus.

Personu burna : Persono bruligas / Persono brulas
Personu burnera : Persono bruligas
Personu burneda : Persono brulas

# "Tempoj"

  • Verboj ne ŝanĝiĝas depende de tempo. La kunteksto kaj la resto de frazo ofte sufiĉas por scii ĉu la ago estas ligita al specifa tempo.

Mu ofteni slepa : Mi ofte dormas
Mu justi eta : Mi ĵus manĝis
Tomorowi mu dansa : Morgaŭ mi dancos
Yu lerna : Vi lernas
Mu worka foro hava moneyu : Mi laboras por havi monon
Hu wanta hava katu : Ri volas havi katon

Tiel, eraroj kiel mi ĵus manĝas*, mi poste manĝi, mi volas manĝas* aŭ mi ŝatas por ripozas* ne eblas. Ne estas bona ideo devigi ŝanĝi verbon laŭ tempa informo, ĉar tio kreas eblon erari, sen doni pli da komunika valoro.

Se la tempa informo mankas sed estas bezonata, oni povas facile aldoni ĝin per adverbo. Ekzemple, jen du utilaj adverboj: pi (-is) kaj wili (-os). Ili du iom malpli longas ol befori (antaŭe) kaj afteri (poste).

Mu pi slepa : Mi dormis
Mu wili slepa : Mi dormos

# "Modoj"

  • Verboj ne ŝanĝiĝas depende de modo (-u-us).

Kiam io estas devigata, oni jam povas scii tion per la maniero diri kaj skribi (!), aŭ per klara aldono de la verbo musta (devi).

Listena! : Aŭskultu!
Yu musta wata : Vi atendu / Vi devas atendi

Kiam io estas volata, oni jam povas scii tion per la ĉeesto de verbo kiel "voli" aŭ "deziri" en la ĉeffrazo.

Mu wanta ko yu lerna : Mi volas ke vi lernu

Kiam io estas imagata aŭ kondiĉa, oni jam povas scii tion per la ĉeesto de vorto kiel "se", "imagu", aŭ pro tio ke la frazo estas propona demando.

Ifo yu listena, yu understanda : Se vi aŭskultus, vi komprenus
Imagina ko katu kana fla : Imagu ke katoj povus flugi
Do yu wanta kofu : Ĉu vi volus kafon?

En Esperanto, la finaĵoj -us kaj -u estas apenaŭ utilaj. Ili estas informe redundaj kun la aliaj vortoj menciitaj pli supre. -u estas malfacila, ĉar ĝi havas plurajn funkciojn. La devigo uzi la du finaĵojn estas ĝena, ĉar tio kreas eblojn erari:

  • Mi ŝatus se vi venas.
  • Manĝas!
  • Mi volas ke vi manĝos. (legu pli sube)

Ĝena afero estas ke tempoj kaj modoj konkurencas por la sama pozicio en verbo. Oni ne povas uzi tempon kaj modon samtempe ("mi volusos manĝi"), kio devigas alivortigi (mi eble volos manĝi")

  • Mi volusos manĝi -> Mi eble volos manĝi
  • Mi volas ke vi manĝosu -> Mi volas ke vi poste manĝu

Frazo kiel "Mi volas ke vi manĝos" estas ĝusta laŭ mi se la tempo (-os ĉi tie) estas pli grava informo ol la (jam esprimita) volateco (-u), sed multaj Esperantistoj malkonsentas.

Per aldonaj verboj (musta (devas)...) aŭ adverboj (maybi (eble), afteri (poste)...), ĉiuj tiuj problemoj de konkurenco ne plu ekzistas. Oni povas uzi ilin libere kaj kiome oni volas. La lingvo ankaŭ estas tiel malpli arbitra, ĉar verboj kaj adverboj ne estas fermitaj klasoj, male al verbaj finaĵoj. (Kial nur du modoj? Kial ne tri? Kial du modoj de kelkaj hindeŭropaj lingvoj? Ili fakte ĉiuj uzas ilin iom malsame...).

# "Aspektoj"

  • En Esperanto, oni povas esprimi ĉu ago estas finita aŭ okazanta per specialaj afiksoj (-int- -it- kaj -ant- -at-). Langugu ne esprimas aspektojn tiel. Anstataŭe, oni uzas adverbojn. Kiel ĉio en la lingvo, oni reuzas konceptojn anstataŭ lerni novajn.

Katu nowi slepa : Kato estas dormanta (kato nune dormas)
Katu stili slepa : Kato estas dormanta (kato ankoraŭ dormas)
Katu alredi slepa : Kato estas dorminta (kato jam dormis)

# "Participoj"

Ĉi tie, kiam mi parolas pri participoj, mi parolas pri ĉiuj vortoj kiuj enhavas la specialajn afiksojn -int- -it- -ant- -at- -ont- kaj -ot-.

Participoj de Esperanto kunportas multajn problemojn:

  • Ilia uzo estas devigata kiom oni volas uzi la pasivan formon.

Ekzemple, se oni volas diri ke mi ricevas la agon "aŭdi", oni devas elekti inter du formoj: mi estas aŭdata, aŭ mi estas aŭdita. Tio signifas ke oni devas doni informon pri aspekto (nefinita per "aŭdata" aŭ finita "aŭdita"). Sed, la aspekta informo ofte ne estas utila (se mi estas atakita aŭ atakata, mi ĉiuokaze iros al malsanulejo). Do kial malhelpi la uzon de la pasiva formo per troŝarĝita participo? Langugu ne havas tiun problemon ĉar la pasiva formo estas esprimebla per -ed-, sen aspekta informo. Resume: Mi estas aŭd(i/a)ta -> Mu hereda.

  • Ili entenas du nedisigeblajn informojn samtempe: voĉon (sen aŭ kun n) kaj aspekton (i, a, o).

Tio signifas ekzemple, ke se oni volas krei adjektivon por priskribi aĵon, kiu ricevas la agon "manĝi", oni devas nepre elekti inter "manĝita" aŭ "manĝata". Tio estas neutila precizeco, kio postulas pli da tempo por pripensi. Kaj ankaŭ eblas ke oni intence ne volas esti tiom preciza. Je tiu afero, Esperanto estas pli aĉa ol la naturaj lingvoj, kie oni povas uzi "eaten" (EN) aŭ "mangé" (FR). En Langugu, por tiu ekzemplo, oni nur bezonas uzi -edi. Manĝ(i/a)ta -> Etedi.

  • Adjektivaj kaj adverbaj aktivaj participoj funkcias strange: ili povas preni rektan objekton, kvazaŭ ili estus verboj.

"Mi vidas katon trikantan lakton".

  • Adjektivaj participoj estas oftege redundaj kun rilataj subfrazoj.

La normala kaj simpla maniero diri "Mi vidas katon trinkantan lakton" estas per rilata subfrazo: "Mi vidas katon, kiu trinkas lakton". Tiel oni klare vidas kie estas la subjektoj kaj objektoj, kaj la verboj efektive havas verban finaĵon. Langugu nur permesas la manieron per rilata subfrazo. La rilata pronomo ki estas eĉ pli bona ol tiu en Esperanto ĉar ĝi estas unusilaba. Resume: Mi vidas katon trinkantan lakton = Mi vidas katon, kiu trinkas lakton -> Mu eya katu, ki drinka milku.

  • Adverbaj prepozicioj estas redundaj kun prepozicioj (antaŭ, dum, post, per, ...).

Vidu la frazon "Mi laboras aŭskultante muzikon". Ĝi estas samsignifa al la frazo "Mi laboras dum mi aŭskultas muzikon". La sola avantaĝo de la formo kun la participo estas la nedevigo uzi la subjekton "mi". (Ial, ekzistas arbitra regulo ke uzi infinitivan verbon post "dum" ne eblas.) En Langugu, tiu afero ne ekzistas, ĉar uzi verbon rekte post prepozicio ĉiam eblas. Resume: Mi laboras aŭskultante muzikon = Mi laboras dum mi aŭskultas muzikon -> Mu worka duringo/bo listena musiku.

Resume, oni ne vere bezonas participojn. Ili alportas problemojn al lernantoj, kaj ĉio, kion ili faras, estas farebla per aliaj gramatikaĵoj jamekzistantaj (= kiuj jam ekzistas).

# "Tabelvortoj"

Langugu ne havas apartan gramatikan kategorion por la "tabelvortoj" de Esperanto. Langugu reuzas substantivojn kaj modifilojn. Tabelvortoj de Esperanto alportas multajn problemojn al komencantoj. Tio ĉefe okazas, ĉar ili ne bone reuzas la regulojn de Esperanta vortfarado.

  • Multaj tabelvortaj partoj estas redundaj kun normalaj vortoj.

"-o" samas al "-afero". "-e" samas al "-loke", "-iam" samas al "-momente", "-iom" samas al "-kvante", "-iel" samas al "-maniere", ktp. "neni-" samas al "nul-", "i-" similas al "unu-" aŭ "specifa-", ktp.

  • Tabelvortaj postpartoj kaŝas sian vortotipon (ĉu ili estas adverboj, ktp).

"-om", "-am", "-el" ktp kreas adverbojn, sed ne havas la finaĵon "-e". ("tiom" kaj "tiome" estas samsignifaj).

  • Tabelvortaj postpartoj estas konfuzeblaj kun aliaj gramatikaj markiloj.

"-u" de tabelvorto ne estas "-u" de imperativo. "-e" de tabelvorto ne indikas manieron, sed lokon. Bonŝance, la "-o" por aĵo kreas substantivon, kaj la "-a" de tipo kreas adjektivon.

  • La tuta tabelvorta tabelo devas esti lernata kiel tuton por eviti erarojn de interpretado.

Tio estas bezonata pro tio ke tabelvortoj sekvas specialajn regulojn, kaj se oni ne scias ĉu vorto estas tabelvorto, oni povas ne uzi ĝin bone, aŭ oni povas misinterpreti la finaĵon.

Ekzemple, se oni kredas ke "ali-" estas tabelvorta antaŭparto, oni interpretus "alie" kiel "aliloke". Sed "alie" fakte signifas "alimaniere", ĉar "ali-" ne estas tabelvorta antaŭparto, sed normala radiko, do "-e" ne estas la tabelvorta postparto pri loko ĉi tie, sed la finaĵo kiu kreas adverbojn.

  • La tabelvorta tabelo havas arbitran grandecon.

Se oni plisekvus la tabelvortan modelon, oni povus utile havi antaŭpartojn por paroli pri io alia "ali-", aŭ pri io sama "sam-". Sed la problemoj menciitaj pli supre ne permesas pligrandigi la tabelon per klara maniero. Do aŭ Esperanto malklariĝos, aŭ ĝi pluvivos laŭ tiu arbitra hindeŭropeca tabelo.

  • Tabelvortoj devigas lerni novajn esceptajn regulojn pri kunmetado.

Tabelvorta antaŭparto ĉiam devas veni kun tabelvorta postparto. Oni ekzemple ne povas diri "ti-loke", sed oni devas diri "tiu-loke". Oni ne povas diri "ali-e" (por diri "aliloke") sed "ali-ie".

  • Tabelvorta antaŭparto estas esence redunda kun adjektivoj kaj adverboj, aŭ kunmetado de ili.

"Nenio" samas al "Nulaj aferoj" (Zeri tingu). "Iel" samas al "Unumaniere" (Oni maneri).

Se Esperanto havus normalan radikon por "ti-", "ki-", "ĉi-" (kaj eble ankaŭ por ), la lingvo entute ne plu bezonus tabelvortojn. Oni povus esprimi ĉiujn el ili per kunmetado de normalaj radikoj laŭ la normalaj reguloj de kunmetado.

Langugu havas normalajn radikojn por la tuta tabelvorto, kaj ili estas sufiĉe mallongaj. Por "ti-", Langugu reuzas la difinan modifilon ti. Por "ki-", ki. Por "ĉi-", ali. Ekzemple, oni povas traduki tiel: "Tie" -> Ti plasi, "Ĉia" -> Ali tipi".

  • Multe da Esperantistoj konfuzas "tiu" kaj "tio".

Oni normale uzas "tiu" sen posta substantivo kiam oni parolas pri koncepto kiun oni jam enkondukis. Se oni ne enkondukis koncepton, oni plej verŝajne parolas pri persono. Sed oftege anglalingvaj unulingvuloj uzas "tiu" kiam ili devus uzi "tio". Tio eĉ okazas ĉe spertaj parolantoj.

Kelkaj homoj, ofte pli komencantaj, ankaŭ uzas "tio" (= tiu afero) antaŭ substantivo... Tiom da problemoj okazas parte ĉar la angla lingvo uzas la saman vorton "that" en ambaŭ okazoj. Fakte, ne nur la angla faras tion. Tio estas tre ofta en lingvoj de la mondo, kaj oni ĉiam bone komprenas.

Langugu ne agas kontraŭ kutimo de la plej studata lingvo de la mondo, kiam tiu kutimo ne estas esence malbona. En ambaŭ okazoj, oni povas uzi "ti" en Langugu. Se substantivo ne troviĝas post ĝi, oni povas supozi la ekziston de nemenciita "tingu" (afero).

# Prepozicioj

  • Prepozicioj ĉiam finiĝas per -o. Ili do estas pli facile rekoneblaj kaj malpli konfuzeblaj kun vortoj de aliaj vortotipoj.

  • Kelkaj prepozicioj de Esperanto, kiuj estas ofte erare uzataj, aŭ kiuj estas neutile troprecizaj, iĝas la sama vorto.

Mu playa wito frindu : Mi ludas kun amiko
Mu playa wito balu : Mi ludas per pilko
Oni twifu ofo pizu : Duono de pico
Glasu ofo jusu : Glaso da suko

  • La ĝenerala prepozicio bo estas pli ofte uzeblaj ol "je" de Esperanto. Kune kun la fakto ke ĉiuj verboj estas uzeblaj transitive, lernantoj devas malpli ofte lerni "kiu prepozicio iras kun kiu verbo".

Dogu playa bo parku : Hundo ludas en parko
Hu liva bo mi hosu : Ri vivas/loĝas ĉe mia domo
Si hu beliva bo meritu : Ili kredas je merito
Si yu apera bo webplasu : Vi (ĉiuj) aperas en/sur retejo

Ankoraŭ ekzistas aliaj prepozicioj se oni volas esti preciza (insido, duringo...), sed oni neniam estas devigata esti preciza. Oni jam povas diri multe per malmultaj prepozicioj.

  • Prepozicioj ne estas fermita klaso. Oni povas krei novan per aldono de la finaĵo -o al iu radiko x. Tiam la signifo similas al "bo x to/ofo" (en/je x al/de). Tiuj novaj prepozicioj ofte estas oportunaj.

tanko : en danko al / danke al
Mu pi suksesa tanko yi helpu : Mi sukcesis danke al via helpo
kaso : en (o)kazo de / (o)kaze de
Kaso firu, naopena ti doru : Okaze de fajro, fermu tiun pordon
komparo : kompare al
Mu no bigi komparo yu : Mi ne grandas kompare al vi

  • Ne ekzistas arbitra regulo, kiu diras ke oni ne rajtas uzi verbon rekte post prepozicio (krom prepozicioj de limigita listo kiel "por" "sen" ktp). Pro tiu regulo, oni ofte ŝanĝas la verbon al substantivo, sed tio ne ĉiam estas oportuna. (Ekzemple kiam la o-formo ne signifas klaran unuopan agon.)

Mu lerna wito reda : Mi lernas per legi
Mu lerna wito reda boku : Mi lernas per legi libron

  • Ne ekzistas "pro/ĉar"-distingo. Tio signifas ke oni povas meti substantivon aŭ frazon post prepozicio sen devi ŝanĝi la vorton. Prepozicio ĉiam estas uzebla por ambaŭ.

Mu eta bekaso wantu : Mi manĝas pro volo
Mu eta bekaso mu wanta : Mi manĝas ĉar mi volas
Mu eta foro livu : Mi manĝas por vivo
Mu eta foro mu liva : Mi manĝas por tio ke mi vivu
Mu ba hapi spito nawinu : Mi feliĉas malgraŭ malvenko
Mu ba hapi spito mu nawina : Mi feliĉas kvankam mi malvenkas

# Vortfarado

  • Kiam oni kunmetas du radikojn, la rezulta koncepto devas esti precizigo de la dekstra radiko. Kunmetaĵo kiel "ter-pom-o" ne eblas, ĉar terpomo ne estas tipo de pomo.

  • La signifo de derivitaj vortoj kiam oni ŝanĝas la lastan finaĵon estas pli regula, kaj la rezulto povas esti pli vaste komprenata.

"say/a" (verbe baza)
saya : diri
sayu : diro (diraĵodir-ago)
sayi : "dira" (io kiel diritadiratadirintadiranta)

"water/u" (substantive baza)
wateru : akvo
watera : "akvi" (io kiel akvumiakvigi)
wateri : akva

"korekt/i" (modifile baza)
korekti : ĝusta
korekta : ĝustigi
korektu : "ĝusto" (io kiel ĝustecoĝustigo)

Se oni bezonas pli precizan interpreton de tiuj vortoj, oni povas kunmeti plian radikon (ekzemplo troviĝas pli sube).

  • Por eviti duoblaĵojn kiel aro/grupo, ejo/loko, preskaŭ ĉiuj "afiksoj" de Langugu estas normalaj radikoj.

plasu : loko / ejo
webplasu : retejo
bosu : ĉefo / estro
businesbosu : entreprenestro
partu : parto / ero
sandpartu : sablero

  • Ĉar "afikso" estas fakte normala radiko kiun oni kunmetas, kaj ĉar radiko ne estas fermita klaso (oni povas libere uzi novajn), tio signifas ke neniu rajtas plendi pri novaj utilaj radikoj/sufiksoj kiel "-iĉ-" en Esperanto.

  • Multaj afiksoj de Esperanto ne alportas grandan valoron. Prefere al ili, oni reuzas la gramatikajn regulojn kiuj jam ekzistas rilate al la uzo de substantivoj, modifiloj kaj verboj.

bigi : granda / ega
bigi boku : granda libro / librego
memberu : membro / ano
famili memberu : familiano
maka : igi / fari
maka godi / goda : igi bona / bonigi

  • Kelkaj afiksoj de Esperanto havas tro proksiman signifon, kaj oni ne ĉiam bezonas esti tiom preciza.

etplasu : manĝejo / manĝujo / manĝingo / manĝloko
bakeru : bakisto / bakanto / bakulo / bakilo

Se oni bezonas pli precizan interpreton de tiuj vortoj, oni povas kunmeti plian precizigan radikon, ekzemple "bakilo" estus "baktolu" aŭ io alia.